Nathalie Baye





















Nathalie Baye

Nathalie Baye (1994)
Nathalie Baye (1994)

Naskiĝo
la 6-an de julio 1948(nun 1948-07-06) (70‑jara)
en Mainneville (Eure) Flago-de-Francio.svg Francio
Edz(in)o
Johnny Hallyday


César
Plej bona aktorino, 1981, 1982 , 1983, 2006







v  d  r


Information icon.svg



Nathalie BAYE (naskiĝinta la 6-an de julio 1948(nun 1948-07-06) en Mainneville (Eure), Francio), estas franca aktorino.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Filmografio


  • 3 Teatro


  • 4 Televido


  • 5 Rekompencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Kiam ŝi estis 14 jarojn aĝa, ŝi eniris danc-lernejon en Monako. Tio estis ŝiaj unuaj artistaj alpaŝoj. Tri jarojn poste ŝi foriris al Usono por pludaŭrigi sian artistan lernadon, malkovrante novajn mondon kaj kulturon.


Reveninte en Francion ŝi daŭrigis dancadon, sed paralele enskribiĝis en Cours Simon. Ŝi poste estis akceptita en konservatorio, el kie ŝi eliris en 1972 kun dua premio pri komedio, drama komedio kaj fremda teatro. Ŝi samtempe unue aperis en kino, en Brève Rencontre à Paris (Two People) de Robert Wise, poste kun rolo de skriptistino en La Nuit américaine de François Truffaut. Ĝis la fino de la 1970-aj jaroj ŝi akumulis duajn rolojn de bona kamarado kaj afabla provinculino sen pridemandoj, kelkfoje ankaŭ laborante por televido. Tamen, François Truffaut, kiu redungis ŝin por La Chambre verte en 1978, ĉi-foje en unua rolo, subite metamorfozis ŝian bildon, malkovrante pli opakan kaj melankolian flankon, kio malfermis al ŝi la pordojn de aŭtora kino.


En 1981, ŝi gajnis César-on por plej bona aktorino en dua rolo pro sia ludo en Sauve qui peut (la vie) de Jean-Luc Godard. Poste sekvis impresa kolekto da sukcesoj, el kio kulminis Le Retour de Martin Guerre de Daniel Vigne kaj La Balance de Bob Swaim, kio faris el ŝi la plej faman francan stelon en 1982. Fariĝinte unu el la plej popularaj komediistinoj de Francio, ŝi sinsekve gajnis du novajn César-ojn: ŝia dua por plej bona aktorino en dua rolo en 1982 en Une étrange affaire, kaj César-o por plej bona aktorino en 1983 en La Balance. Ŝia amrilato kun Johnny Hallyday lokis ŝin sub la lumoj de aktualeco, sed Nathalie Baye daŭre laboris senhalte. Ŝirinte sian bildon ludinte rolon de prostituitino en La Balance, ŝi plilarĝigis sian lud-kampon kaj de tiam enkorpigis pli mallumajn personojn en J'ai épousé une ombre kaj En toute innocence.


La naskiĝo de ŝia filino Laura, kiu poste iĝis aktorino kun la nomo Laura Smet, instigis ŝin malrapidigi sian lud-ritmon. Ŝi krome malfacile trapasis 40-jariĝon, tradicia aflikto, al kiu kunfrontiĝas ĉiuj aktorinoj. Eĉ se ŝiaj aperoj en kino konsekvence maloftiĝis, ŝi profitis el tiu periodo por reveni al teatro interpretante Adriana Monti en 1986. Ekde tiam Nathalie Baye restis aktiva, turnante sin al aŭtora kino, foje pli intimisma, privilegiante naturalistajn komponaĵojn de modernaj virinoj, aktivaj tamen vunditaj de la vivo kaj rolojn de fortaj virinoj kun kompleksa personeco: Un week-end sur deux, Mensonge, Une liaison pornographique. Ĉiam tre populara, ŝi denove sukcesis en kino en 1999 en Vénus beauté (institut) de Tonie Marshall. 1999 restis favora jaro al ŝi, ĉar ŝi ankaŭ gajnis premion en Mostra de Venecio pro sia ludo en Une liaison pornographique. Ŝi poste sinsekve ludis pli malpli sukcesajn komediojn, el kiuj Absolument fabuleux, en tute eksterkutima rolo. Ŝi tamen ne forlasis la mondon de postulemaj reĝisoroj, kiuj aŭdacis peli ŝin en ŝiajn lastajn defendajn poziciojn kaj gvidis ŝin por plenumi novajn glorajn farojn. Definitive reveninta al la antaŭa parto de la scenejo, plena je aktivecoj, ŝi hodiaŭ akordigas kinon, teatron kaj televidon. Depost 2002, ŝi sinsekve ludis kunlaborante kun plej malsamaj personecoj kiaj Claude Chabrol, Steven Spielberg kaj Noémie Lvovsky. Kvar jarojn post Selon Matthieu aperinta en 2001, ŝi retrovis la aktoron kaj reĝisoron Xavier Beauvois en Le Petit Lieutenant, kiu ofertis al ŝi rolon de polic-komandanto reveninta el familia dramo kaj alkoholismo, rolo kiu havigis al ŝi kvaran César-on en sia kariero, t.e. ŝia dua trofeo por plej bona aktorino. Post dek jaroj da foresto el teatro, Nathalie Baye kreis en Vidy-Lausanne, en septembro 2006, Zouc par Zouc, interparolon inter Zouc kaj Hervé Guibert, kaj poste ludis ĝin en Teatro de Rond-Point ĝis la 30-a de decembro, sed neatendite decidis en decembro 2007 nuligi sian turneon antaŭplanitan en 2008, ĝenante pli ol 40 teatrojn de Francio kaj Belgio, kiujn ŝi cetere kompensis konsiderinte iliajn malprofitojn. Post tre rimarkita ĉeesto al ceremonio de César-oj la 23-an de februaro 2008, ŝiaj enspezoj estis publikigataj, kio faris el ŝi unu el la plej bone pagitaj famuloj de la franca kino. En 2008, ŝi ĉefrolas en la nova filmo de Tonie Marshall: Passe-passe kaj estas anoncita en kina adapto de Josiane Balasko de ŝia propra furor-libro publikigita en 2004 (scenaro unue rifuzita de produktoroj): Cliente. Ŝia elekto iras klare al eklektismo, kunigante publikajn produktaĵojn kun pli postulema kino.



Filmografio |



  • 1972: Brève Rencontre à Paris (Two People) de Robert Wise

  • 1972: Faustine et le bel été de Nina Companeez

  • 1973: La Nuit américaine de François Truffaut

  • 1974: La Gueule ouverte de Maurice Pialat

  • 1974: La Gifle de Claude Pinoteau

  • 1975: Le Voyage de noces de Nadine Trintignant

  • 1976: Mado de Claude Sautet

  • 1976: La Dernière Femme de Marco Ferreri

  • 1976: Le Plein de super de Alain Cavalier

  • 1977: L'homme qui aimait les femmes de François Truffaut

  • 1977: Monsieur papa de Philippe Monnier

  • 1977: La Communion solennelle de René Féret

  • 1978: Mon premier amour de Elie Chouraqui

  • 1978: La Chambre verte de François Truffaut

  • 1979: La Mémoire courte de Eduardo de Gregorio

  • 1979: Sauve qui peut (la vie) de Jean-Luc Godard

  • 1980: Une semaine de vacances de Bertrand Tavernier

  • 1980: La Provinciale de Claude Goretta

  • 1980: Je vais craquer de François Leterrier

  • 1981: L'Ombre rouge de Jean-Louis Comolli

  • 1981: Une étrange affaire de Pierre Granier-Deferre

  • 1981: Beau-père de Bertrand Blier

  • 1981: Le Retour de Martin Guerre de Daniel Vigne

  • 1982: La Balance de Bob Swaim

  • 1982: J'ai épousé une ombre de Robin Davis

  • 1984: Notre histoire de Bertrand Blier

  • 1984: Rive droite, rive gauche de Philippe Labro

  • 1984: Détective de Jean-Luc Godard

  • 1985: Le Neveu de Beethoven de Paul Morrissey

  • 1985: Lune de miel de Patrick Jamain

  • 1987: En toute innocence de Alain Jessua

  • 1987: De guerre lasse de Robert Enrico

  • 1989: Le Roi blessé de Damiano Damiani

  • 1989: L'Affaire Wallraff de Bobby Roth

  • 1990: Le Pinceau à lèvres de Bruno Chiche

  • 1990: La Baule-les-Pins de Diane Kurys

  • 1990: Un week-end sur deux de Nicole Garcia

  • 1991: la Voix de Pierre Granier-Deferre

  • 1992: Mensonge de François Margolin

  • 1992: Le Visionarium de Jeff Blyth

  • 1992: Les Contes sauvages de Gérald Calderon

  • 1994: La Machine de François Dupeyron

  • 1995: La Mère de Caroline Bottaro

  • 1996: Enfants de salaud de Tonie Marshall

  • 1997: Paparazzi de Alain Berbérian

  • 1998: Food of Love de Stephen Poliakoff

  • 1998: Si je t'aime, prends garde à toi de Jeanne Labrune

  • 1999: Vénus beauté (institut) de Tonie Marshall

  • 1999: Une liaison pornographique de Frédéric Fonteyne

  • 2000: Ça ira mieux demain de Jeanne Labrune

  • 2000: Selon Matthieu de Xavier Beauvois

  • 2000: Barnie et ses petites contrariétés de Bruno Chiche

  • 2000: Absolument fabuleux de Gabriel Aghion

  • 2002: Arrête-moi si tu peux (Catch Me if You Can) de Steven Spielberg

  • 2002: La Fleur du mal de Claude Chabrol

  • 2002: France Boutique de Tonie Marshall

  • 2002: Les Sentiments de Noémie Lvovsky

  • 2003: Une vie à t'attendre de Thierry Klifa

  • 2004: 36, avenue des acacias de Martial Fougeron

  • 2005: L'un reste, l'autre part de Claude Berri

  • 2005: Le Petit Lieutenant de Xavier Beauvois

  • 2006: Acteur de Jocelyn Quivrin

  • 2006: La Californie de Jacques Fieschi

  • 2006: Ne le dis à personne de Guillaume Canet

  • 2007: Michou d'Auber de Thomas Gilou

  • 2007: Mon fils a moi de Martial Fougeron

  • 2007: Le Prix à payer de Alexandra Leclère: Odile Ménard

  • 2008: Passe-passe de Tonie Marshall

  • 2008: Les Bureaux de Dieu de Claire Simon

  • 2008: Cliente de Josiane Balasko: Judith

  • 2009: Visages de Tsai Ming-liang

  • 2009: L'île aux parents de Léa Fazer

  • 2010: Soins complets de Pierre Salvadori



Teatro |



  • 1971: Galapagos de Jean Chatenet, reĝisoris Jean Chatenet (Teatro de la Madeleine)

  • 1973: Liola de Luigi Pirandello, reĝisoris Gabriel Garran (Teatro de la komunumo de Aubervilliers)

  • 1978: Les Trois Sœurs (Три сестры) de Anton Ĉeĥov, reĝisoris Lucian Pintillié (Teatro de la urbo)

  • 1986: Adriana Monti de Natalia Ginzburg, reĝisoris Maurice Bénichou (Teatro de l’Atelier)

  • 1992-1993: Les Fausses Confidences de Marivaux, reĝisoris Christian Rist (Teatro National de Chaillot). Turneo

  • 1995-1996: La Parisienne de Henry Becque, reĝisoris Jean-Louis Benoît. Turneo tra Francio kaj Eŭropo

  • 2006: Zouc par Zouc de Zouc kaj Hervé Guibert, reĝisoris Gilles Cohen



Televido |



  • 1970: Au théâtre ce soir : Les croulants se portent bien de Pierre Sabbagh

  • 1973: L'inconnu de Youri

  • 1975: Esquisse d'une jeune femme sans dessus-dessous de Alain Boudet

  • 1977: Les cinq dernières minutes : Une si jolie petite cure de Guy Séligmann

  • 1978: Sacré farceur de Jacques Rouland

  • 1979: Madame Sourdis de Caroline Huppert

  • 1993: And the band played on de Roger Spottiswoode

  • 2002: L'enfant des Lumières de Daniel Vigne



Rekompencoj |



  • 1981:

    • César por plej bona aktorino en dua rolo en Sauve qui peut (la vie) de Jean-Luc Godard


  • 1982:

    • César por plej bona aktorino en dua rolo en Une étrange affaire de Pierre Granier-Deferre


  • 1983:

    • César por plej bona aktorino en La Balance de Bob Swaim


  • 1999:

    • Pokalo Volpi por plej bona aktorino en Mostra de Venecio en Une liaison pornographique de Frédéric Fonteyne

    • Plej bona aktorino en Festivalo de Seattle en Vénus beauté (institut) de Tonie Marshall



  • 2006:


    • César por plej bona aktorino en Le Petit Lieutenant de Xavier Beauvois

    • Ora Stelo por unua virina rolo, pro ŝia ludo en la filmo Le Petit Lieutenant, de Xavier Beauvois

    • Arĝenta konko por plej bona aktorino en Festivalo de San Sebastián, pro ŝia ludo en Mon fils à moi de Martial Fougeron

    • Kristala globo por Le Petit Lieutenant





Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Filmo



  • Nathalie Baye en IMDb

  • Retejo dediĉita al la kariero de Nathalie Baye

  • Neoficiala retejo

  • Nathalie Baye en retejo de INA















Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto