Prenzlauer Berg

Multi tool use

|
Prenzlauer Berg kvartalo de Berlino
|

|

|
Prenzlauer Berg [prenclaŭa BERK] estas kvartalo de la urbodistrikto Pankow [PANko:] de Berlino, en la nordoriento de la germania ĉefurbo. Inter la jaroj 1920 kaj 2001 temis pri memstara urba distrikto. La domoj de la teritorio konstruiĝis je granda parto inter la jaroj 1889 kaj 1905 - sume 80 procentaĵoj de la nunaj konstruaĵoj ekestis antaŭ la jaro 1949. Dum la Dua Mondmilito la konstruaĵaro kompare al aliaj partoj de Berlino relative malmulte detruiĝis, sed inter la jaroj 1949 kaj 1990, kiam ĝi apartenis al la socialisma ŝtato GDR, forte neglektiĝis kaj tial perdis konstruan kvaliton. Pro tio aparte dum la lasta jardeko de la ŝtato GDR multaj loĝejoj estis oficiale neuzataj, kaj neoficiale loĝiĝis fare de junaj studentoj kaj artistoj, dum ili de la socialismaj urbaj instancoj atendis ricevi oficialan loĝejon. Post la reunuiĝo de Germanio kaj de Berlino iom de tiu studenta kaj artista karaktero de la kvartalo restis.
Ĝis la Dua Mondmilito la kvartalo ankaŭ estis unu el pluraj urbaj centroj de juda loĝado. Pri tio atestas ekzemple la Sinagogo Rykestraße de Berlino. En juda tombejo de la kvartalo entombiĝis inter alie la pentristo Max Liebermann.
- Prenzlauer Berg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Prenzlauer Berg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
uEa J,TI6
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...