Karl Ludwig Harding
Karl Ludwig Harding | ||
---|---|---|
Karl Ludwig Harding | ||
Persona informo | ||
Nomo | Karl Ludwig Harding | |
Dato de naskiĝo | 29-a de septembro 1765 | |
Loko de naskiĝo | Lauenburg | |
Dato de morto | 31-a de aŭgusto 1834 | |
Loko de morto | Göttingen | |
Okupo | astronomo | |
Aĝo je morto | 68 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Karl Ludwig Harding (naskiĝis la 29-an de septembro 1765, en Lauenburg, mortis la 31-an de aŭgusto 1834, en Göttingen) estis germana astronomo
Li lernis teologion en Göttingen.
En Lilienthal (apud Bremeno), li estis dungita kiel tutoro por la filo de
la astronomo Johann Hieronymus Schröter, fondinto de la observatorio
"Sternwarte Lilienthal". Tie li malkovris la asteroidon 3 Junonon, la
1-an de septembro 1804.
De 1805 li iĝis profesoro pri astronomio en la Universitato de Göttingen,
kie li estas helpanto de Carl Friedrich Gauss.
Li studis la variantajn stelojn, malkovris tri kometojn en
1813, 1823 kaj 1832, kaj la planeduma nebulozon
NGC 7293 (kromnomata Nebulozo de Helico) en 1824.
Li eldonigis la "Atlas novus coelestis", katalogon de 120 000 steloj inter
1808 kaj 1823.
En lia honoro, oni donis lian nomon al:
- La luna kratero Harding;
- La asteroido 2003 Harding [1].
Notoj kaj referencoj |
↑ JPL Small-Body Database Browser 2003 Harding (6559 P-L) (angle)