Akvofalo de Delika
Akvofalo de Delika | |||
---|---|---|---|
Lando | Eŭskio (Hispanio) | ||
Rivero | Nerbioi / Nervión | ||
Alteco | 222 m | ||
Geografia situo | 42° 56′ 28″ N, 2° 58′ 50″ U42.941111-2.980556Koordinatoj: 42° 56′ 28″ N, 2° 58′ 50″ U | ||
| |||
Riveroj en Hispanio | |||
La akvofalo de Delika - eŭske Delikako ur-jauzia aŭ Nerbio ibaiaren jauzia, hispane Salto del Nervión - estas la plej granda akvofalo de la ibera duoninsulo. Ĝi altas 222 metrojn kaj situas en la apudfonta parto de la rivero nomata Nerbioi eŭske aŭ Nervión hispane, mallonge post la kunfluo de la fontaj rojoj Iturrigutxi, Ajiturri kaj Urita. La falo situas en la provinco Alavo, parto de la Eŭska Aŭtonoma Komunumo de Hispanio. Sian eŭskan nomon ĝi havas de la urbeto Delika (hispane Délica), kiu donis sian nomon ankaŭ al la kanjono Delika kiun trafluas la rivero Nerbioi post la akvofalo.