Thomas Howard (2-a duko de Norfolk)


























































Thomas Howard

Member of the Privy Council of the United Kingdom

Thomas Howard defendis sian subtenon de Rikardo la 3-a antaŭ Henriko la 7-a
Thomas Howard defendis sian subtenon de Rikardo la 3-a antaŭ Henriko la 7-a


Thomas Howard Arms.svg
Persona informo

Naskiĝo

1443

Morto

21-an de majo 1524 (1524-05-21)
en Framlingham

Ŝtataneco

Reĝlando Anglio [#]

Alma mater
Ipswich School [#]
Familio

Dinastio
Howard family [#]

Patro
John Howard, 1st Duke of Norfolk [#]

Patrino

Q61492901 [#]

Edzino
Elizabeth Tilney, Countess of Surrey • Agnes Howard, Duchess of Norfolk [#]

Idoj

Thomas Howard • Edward Howard • Lord Edmund Howard • Elizabeth Boleyn, Countess of Wiltshire • William Howard, 1st Baron Howard of Effingham • Lord Thomas Howard [#]
Profesio

Okupo

Paĝio • ŝtatreprezentanto [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Thomas Howard (n. 1443, m. la 21-an de majo 1524) estis angla grafo, duko, politikisto kaj generalo.




Enhavo






  • 1 Familio


  • 2 Frua Vivo


  • 3 Sukcesoj


  • 4 Finaj jaroj


  • 5 Edzinoj kaj gefiloj





Familio |


Thomas Howard estis filo de John Howard (1-a duko de Norfolk) kaj lia unua edzino Katherine de Moleyns, filino de William de Moleyns kaj Anna Whalesborough.



Frua Vivo |


Thomas Howard unue havis la titolon grafo de Surrey. Kiam Henriko la 7-a (Anglio) invadis Anglion, Thomas kaj sia patro subtenis Rikardon la 3-an. Ĉe la decidiga batalo Bosworth, John Howard mortis kaj Thomas vundiĝis. Plurajn jarojn Henriko malliberigis Thomas en la Turo de Londono, sed li konsciis la militajn kapablojn de Thomas kaj en 1489 tiu regajnis siajn bienojn, sed Henriko malpermesis ke li heredus la rangon Duko de Norfolk. Poste Thomas lojale servis la tudorojn.



Sukcesoj |


En 1497 li forpelis skotan invadon por subteni la pretendon de Perkin Warbeck al la angla trono. Li ludis gravan rolon dum la pritraktado de sepjara militpaŭzo ekde 1502 inter Anglio kaj Skotlando, kaj helpis aranĝi la 1503-an edzigon de Jakobo la 4-a (Skotlando) kaj Margaret, filino de Henriko la 7-a.


De 1501 al 1522 li estis lordo-trezoristo de Anglio, kvankam li delegis la plejparton de la laboro.


Henriko la 8-a nomumis lin grafo-marŝalo en 1510 kaj gardisto-generalo de la nordaj landlimoj en 1511. Kiam la skotoj invadis Northumberland en 1513, angla armeo sub Thomas Howard tute venkis ilin ĉe Flodden Field. Pro tiu venko, la sekvantan jaron Henriko la 8-a restaŭris al li la rangon duko de Norfolk.



Finaj jaroj |


Tamen Thomas Howard ne subtenis Thomas Wolsey, kiu iĝis ĉefministro de Henriko la 8-a, kaj pro tio ne ludis gravan rolon rilate la politikon de la sekvantaj jaroj. Malgraŭ tio, en 1520 kiam Henriko eliris al Francio, li nomumis Thomas prizorganto de Anglio.


En 1521 Henriko devigis Thomas Howard prezidi proceson kontraŭ sia amiko la duko de Buckingham, kiun oni malĝuste akuzis pro ŝtatperfido.


Thomas Howard mortis en 1524 kaj entombiĝis en la priorejo de Thetford, Norfolk.



Edzinoj kaj gefiloj |


Lia unua edzino estis Elizabeth Tilney (n. antaŭ 1447, m. la 4-an de aprilo 1497), filino de Kavaliro Frederick Tilney kaj Elizabeth Cheney. Ili havis naŭ gefilojn:




  • Thomas Howard (3-a duko de Norfolk) (1473-1554)


  • Edmundo Howard (m. 1539), patro de Catherine Howard, 5-a edzino de Henriko la 8-a

  • Henry Howard


  • Edward Howard (n. ĉ. 1477, m. 1513), angla admiralo

  • Muriel Howard, kiu edziĝis al Edward Knyvett


  • Elizabeth Howard (m. 1538), kiu edziĝis al Thomas Boleyn kaj estis patrino de Anne Boleyn, dua edzino de Henriko la 8-a

  • Richard Howard

  • Kavaliro John Howard

  • Charles Howard


Lia dua edzino estis Agnes Tilney (n. ĉ. 1477, m. majon 1545). Iliaj gefiloj estis:




  • William Howard (1-a barono Howard de Effingham) (n. ĉ. 1510, m. 1573), angla admiralo

  • Lordo Thomas Howard (n. 1511, m. en la Turo de Londono la 31-an de oktobro 1537): en 1536 li estis malliberigata pro amafero (aŭ eble sekreta edziĝo) kun Margaret Douglas, nepino de Henriko la 7-a (Anglio)

  • Elizabeth Howard (m. 1536), kiu edziĝis al Thomas Radclyffe, dua grafo de Sussex, kaj kiu naskis Thomas Radclyffe (3-a frafo de Sussex) kaj Henry Radclyffe (4-a grafo de Sussex), gravaj korteganoj sub Elizabeto la 1-a (Anglio)

  • Catherine Howard (m. 1554), kiu edziĝis, unue al Rhys ap Griffith FitzUryan, kaj due al Henry Daubny (1-a grafo de Bridgewater)

  • Dorothy Howard, kiu edziĝis al Edward Stanley (3-a grafo de Derby)

  • George Howard

  • Agnes Howard

  • Anne Howard, kiu edziĝis al John de Vere (14-a grafo de Oxford)















Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto