Baden (Malsupra Aŭstrio)
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datenoj | |
Provinco: | Malsupra Aŭstrio |
Distrikto: | Baden |
Areo: | 26,89 km² |
Loĝantaro: | 24.502 (censo 2001) |
Loĝdenso: | 911 / km² |
Alto: | 230 m super marnivelo |
Poŝtkodo: | 2500 |
Telefona prefikso: | 0 22 52 |
Koordinatoj: | 48°01′17″N 16°14′34″O / 48.02139°N, 16.24278°O / 48.02139; 16.24278 (Baden (Malsupra Aŭstrio))Koordinatoj: 48°01′17″N 16°14′34″O / 48.02139°N, 16.24278°O / 48.02139; 16.24278 (Baden (Malsupra Aŭstrio)) |
Regiona aŭtokodo: | BN |
Retejo: | www.baden-bei-wien.at |
Retpoŝto: | stadtamt@baden-bei-wien.at |
Baden estas urba komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj estas la ĉefurbo de samnoma distrikto Baden. Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Ĝi situas 26 km sude de Vieno. Ofte uzata neformala nomo estas Baden bei Wien [badn baj vin] = "Baden ĉe Vieno".
Baden estas ligita al Vieno kaj per la aŭstria suda fervojo kaj per la antaŭurba Loka Fervojo de Vieno al Baden, kies finstacioj estas la viena operejo kaj la baden-a placo Josefsplatz. Kuriozaĵo estas, ke tiu fervojo estas dureĝima: ene de Vieno ĝi uzas tramajn trakojn kaj veturas ne laŭ signaloj, sed laŭ vido.
Komunumoj de la distrikto |
- Hirtenberg
Famuloj |
- En Baden naskiĝis:
Marianne Hainisch, aktivulino por virina egaleco- hungara operkantisto Béla Mavrák.
- En Baden mortis:
hungara aktoro Béla Fáy
- hungara magnato grafo István Illésházy (politikisto)
- hungara pentristo Gyula Basch
- hungara ministro Vilmos Vázsonyi
- aŭstra-hungara komponisto Franz Doppler.
Vidu ankaŭ |
- Aliaj lokoj kun la nomo Baden