Festo ĉe Krämerbrücke
La Festo ĉe Krämerbrücke (germane: Krämerbrückenfest) estas strata festo en Erfurto. Ĝi okazas ĉiuj jaron en la 3-a semajnfino de junio kaj estas la plej granda urbokernfesto en Turingio. Ĝia premiero estis en 1975.
Ĝi nomiĝas laŭ la Ponto de la brokantistoj, ĉefa vidindaĵo de Erfurto kaj iama mezepoka komerccentro. Nuntempe oni uzas en nur la ponton mem sed ankaŭ la najbaraj urbocentraj stratoj kaj placoj por la spektakloj.
En la centro de atentigo de la ĉiujara festo estas la t.n. Mezepoka bazaro. Krome prezentiĝas malnovaj metiaj teknikoj, glavbataloj en dueloj, burleskaĵoj laŭ la stilo de Til' Strigospegulo aŭ de la Hanswurst-arlekeno kaj kantoj de menestreloj. Sur la katedralplaco paralele iĝis kermeso kun modernaj atrakcioj kaj multaj budoj kaj standoj invitas al butikumado.
La festo, kiun aranĝis privatuloj en la komenco, estas hodiaŭ organizita fare de la kultura direkcio de la Urba administrado de Erfurto. En 2011 ĉ. 150.000 homoj vizitis la programaron.
Literaturo |
- Wolfgang Landgrebe: "Krämerbrückenfest, Erfurt", en: Freizeitführer Thüringen, vol. 1 (Regionoj Mitte kaj Nord), Wartberg-eldonejo, Gudensberg-Gleichen 1999, ISBN 3-86134-550-1, p. 68.
Eksteraj ligiloj |
Erfurtanoj senpacience atendantaj la komencon de la festo en 2011, laŭ artikolo de la Thüringer Allgemeine.- Sceno kun Til' Strigospegulo okaze de la festo.
- Ŝanĝoj de la festo ekde 2013.