Rusa patkuko






Maldikaj rusaj patkukoj (blinoj)


Rusa patkukoblino[1] estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.



Uzo |


Rusaj patkukoj estas preparataj kaj servataj per tri bazaj manieroj.



  • Oni manĝas ilin tiel kiel ili estas.

  • Oni surŝmiras blinojn per butero, acidkremo, marmelado, mielo aŭ kaviaro kaj poste faldas aŭ rolas ilin al tubo. Tiuforme ili similas bretonan patkukon, t.n. krespon.

  • Oni enrolas plenigaĵon kiel marmelado, frukto, terpomo, fromaĝo, kokinaĵo, fungoj, cepoj, brasiko aŭ simile en jam frititan patkukon kaj poste mallonge fritas aŭ bakas la plenigitan patkukon denove. Tiujn patkukojn oni nomas ukraine налисники aŭ ruse блинчики.



Vidu ankaŭ |



  • Patkuko

  • Tortiljo



Notoj |




  1. PIV 2005 kaj multaj aliaj vortaroj, detalojn vd. en la diskutpaĝo.




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto