Orienta Prusio






Orienta Prusio en la jaroj 1923-1939.


Orienta PrusioOrienta Prusujo (germane Ostpreußen [OSTprojs.n], pole Prusy Wschodnie [prusi fsĥodnje]) estis parto de Reĝlando Prusio, kaj poste de unuigita en la 19-a jarcento Germanio (ĝis 1945). La provinco Orienta Prusio ekestis en 1772 el parto de la pola teritorio (Varmio) kaj Duklando Prusujo (kun ekskludo de Kwidzyn). Ĉefurbo de la provinco estis Królewiec. En majo 1939 la provinco ampleksis surfacon de 36 991,71 km² kaj nombris 2 488 122 loĝantojn. Nun ties teritorio apartenas al Rusio kaj Pollando.




Enhavo






  • 1 Teritoriaj ŝanĝoj


  • 2 Verkistoj el Orienta Prusio


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Bibliografio


  • 5 Eksteraj ligiloj





Teritoriaj ŝanĝoj |


Orienta Prusio origine estis la devenlando de la praaj prusoj, balta ne-kristana popolo, kiu ekde la jaro 1226 estis forte milite atakata de la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu post 50-jara batalo ekstermis preskaŭ ĉiujn prusojn - tial ke tiu balta popolo nur postrestis en la vorto de la nun germanlingva regiono kaj de la novaj enloĝantoj de la regiono, kiuj ambaŭ germanlingve ricevis la nomon Preußen [PROJsen]. La kavalira ordeno starigis germanlingvan ordenan ŝtaton en Prusio, kiu akceptis kiel superan aŭtoritaton nur la papon. La ordena ŝtato grandigis sian teritorion unue norden al Livonio kaj Estonio, dum postaj jarcentoj denove perdis la nordajn teritoriojn, iĝis reĝlando kaj etendis sian regnon okcidenten.


En la jaroj 1824–1829 funkciis persona unio inter Okcidenta Prusio kaj Orienta Prusio, en 1829 formale oni unuigis la ambaŭ provincoj al unu kun la nomo Prusio. En 1878 la unio estis malfondita kaj oni revenis al situacio de antaŭ 1823.


Ĝis la unua divido de Pollando (1772) la nomo de la ŝtato estis simple Prusio (germane Preußen); poste oni nomis la eks-polan teritorion "Okcidenta Prusio" kaj kontraste la ĝistiaman Prusion Orienta Prusio.


Post la Unua mondmilito Okcidenta Prusio estis dividita
inter Pollando kaj la Libera Urbo Dancigo (poste Gdansko);
per tio Orienta Prusio estis dividita de Germanio per koridoro.


Post la Dua mondmilito Orienta Prusio estis dissolvita kaj
dividita inter la Rusa Federacia Soveta Respubliko kaj Pollando.
La norda triono de ĝia teritorio,
kun la ĉefurbo Kaliningrado (Königsberg) estas
nun la rusa provinco Kaliningrado;
la suda parto estas la pola vojevodio
Warmińsko-Mazurskie.
En tiu parto oni permesis al la germanaj loĝantoj la restadon,
dum Rusio/Sovetio forpelis la germanojn el la nordo.



Verkistoj el Orienta Prusio |



  • Ernst Wiechert


  • Ignacy Pietraszewski - pola orientalisto



Vidu ankaŭ |



  • Praprusoj

  • Skalvoj

  • Germana setlado orienten

  • Pola koridoro

  • Kontraŭslavismo

  • Kaliningrada provinco

  • Kurona Duoninsulo

  • Traktato de Versajlo

  • Duklando Prusio

  • Provincoj de Prusio

  • Eta Litovio

  • Konkero de Nemmersdorf



Bibliografio |



  • Sebastian Haffner, Prusy bez legendy. Zarys dziejów (Prusoj sen legendo. Skizo de historio), Oficyna Historii XIX i XX wieku, Varsovio 1996, ISBN 83-905989-3-0


  • Michel Tournier, Le Roi des aulnes



Eksteraj ligiloj |


  • Disdivido de Orienta Prusio



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto