Baza funkcio




En matematiko, baza funkcio estas ero de la bazo por funkcia spaco. La termino aperas el la termino baza vektoro por pli ĝenerala vektora spaco; tio estas, ĉiu funkcio en la funkcia spaco povas esti prezentita kiel lineara kombinaĵo de la bazaj funkcioj.




Enhavo






  • 1 Ekzemploj


    • 1.1 Polinomaj bazoj


    • 1.2 Bazo de Fourier




  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Referencoj





Ekzemploj |



Polinomaj bazoj |


La kolekto de kvadrataj polinomoj kun reelaj koeficientoj havas aron {1, t, t2} kiel bazo. Ĉiu kvadrata polinomo povas esti skribita kiel a1+bt+ct2, tio estas, kiel lineara kombinaĵo de la bazaj funkcioj 1, t, kaj t2. La aro {(1/2)(t-1)(t-2), -t(t-2), (1/2)t(t-1)} estas alia bazo por kvadrataj polinomoj, nomata kiel la bazo de Lagrange.



Bazo de Fourier |


Sinusoj kaj kosinusoj formas ortnormalan bazon por kvadrato-integraleblaj funkcioj. Kiel aparta ekzemplo, la kolekto:


{sin⁡(nπx)|n∈Zkajn≥1}∪{cos⁡(nπx)|n∈Zkajn≥0}{displaystyle {sin(npi x);|;nin mathbb {Z} ;{text{kaj}};ngeq 1}cup {cos(npi x);|;nin mathbb {Z} ;{text{kaj}};ngeq 0}}

formas bazon por lebega spaco L2(0, 1).



Vidu ankaŭ |



  • Perpendikularaj polinomoj

  • Radiusa baza funkcio


  • Analitiko de Fourier, konverto de Fourier kaj serio de Fourier



Referencoj |


  • ITO, Kiyosi. (1993) Encyclopedic Dictionary of Mathematics - Enciklopedia Vortaro de Matematiko, 2‑a eldono, MIT Press, p. 1141. ISBN 0262590204.



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto