Choltice
- Tiu ĉi arikolo temas pri municipo en distrikto Pardubice. Pri sidejo situanta en distrikto Opava temas artikolo Choltice.
Choltice | |||
germane: Choltitz | |||
kampurbo | |||
Kastelo en Choltice | |||
| |||
Oficiala nomo: Choltice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Přelouč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Memorindaĵo | Choltice kastelo | ||
Rojo | Struha | ||
Situo | Choltice | ||
- alteco | 242 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49°59′22″N 15°37′04″E / 49.98944°N, 15.61778°O / 49.98944; 15.61778 (Choltice) | ||
Areo | 9,87 km² (987 ha) | ||
Loĝantaro | 1 035 (01.01.2012) | ||
Denseco | 104,86 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1285 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 61 ĝis 535 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575054 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de kampurbo | 3 | ||
Bazaj sidejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Choltice | |||
Retpaĝo: www.choltice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Choltice (legu Ĥoltjice) estas kampurbo, kiu troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 8 km sude de la urbo Přelouč sur ambaŭ flankoj de rojo Struha. En arĥivaĵoj ĝi estas unuafoje menciita en la jaro 1285, kiam ĉi tie setlis Beneš el Choltice (Beneŝ), ano de familiaro Benešidoj.
Enhavo
1 Partoj de la urbeto
2 Memorindaĵoj
2.1 Fortikaĵeto
2.2 Kastelo
2.3 La kastela parko
2.4 Senjora domo
2.5 Italia domo n-ro 27
2.6 Kapeleto de Sankta Johano Nepomuka
2.7 Tombeja kapelo de Thun-Hohenŝtejnidoj
2.8 Sonorilturo
2.9 Statuoj
3 Elstaraj personoj
3.1 Josef Voltěch (Adalberto) Hellich
4 Bibliografio
5 Eksteraj ligiloj
Partoj de la urbeto |
Al la urbeto apartenas partoj:
- Choltice
- Ledec
- Podhorky
Memorindaĵoj |
Fortikaĵeto |
Ĉirkaŭ la jaro 1300 estis en Choltice konstruita malgranda fortikaĵo, kies apenaŭajn restaĵojn oni povas ankoraŭ vidi en la kastela parko.
Kastelo |
Dominanto de la urbeto estas kastelo rekonstruita en nuntempan formon en la jaroj 1670 ĝis 1678 laŭ planoj de arĥitekto Rissi de Luca el Pisa. La kastelo estis planata triala, kies tri flankojn kreu konstruaĵoj kaj la kvara flanko estu fermita per kradego. Pro manko de financaj rimedoj estis la konstruado finita kiel duala objekto en formo de la litero "L".
La plej valora parto de la kastelo estas kapelo de Sankta Romedio ĉe la fino de la orienta alo, devenanta el fino de la 17-a jarcento. Ĝi estas opiniata unu el la plej belaj barokaj konstruaĵoj en Ĉeĥio. La oklatera spaco kun jonikaj pilastroj estas volbita per kupolo kun lanterno. La kapelo elstaras per ornamaĵoj, kies aŭtoroj estis konstruisto A. Nuvolone, skulptisto P. P. Vago kaj pentristo J. Steger. En la kupolo estas 16 bildoj de la statuoj el la Malnova Testamento, sur kornico estas 10 bildoj kun scenoj el la vivo de Sankta Romedio. Apartaĵo de la kapelo estas bildoj de konataj "herezuloj" Hus, Lutero, Kalvino, Jeroným el Prago kaj pluaj. Ekipaĵo estas baroka, tri altaroj estas de skulptisto de ligno J. Reiner, bildo sur la ĉefa altaro estas de J. M. Rottmayer el la jaro 1692. Pluaj bildoj estas "Virgulino Maria el Pasov", "Naskiĝo de la Sinjoro", 12 bildoj de apostoloj.
Eksteraj muroj de la kastelo estas dividitaj per toskanaj pilastroj. Sala terena eminentas per ornamenta kaj figura ornamaĵo, aparte per akanta dekoro kaj rulŝtoneta mozaiko. En parto de la kastelo estas patrujscienca muzeo.
La kastela parko |
en ĉirkaŭo ŝanĝiĝas en baritan arbaron. Estas ĉi tie gigantaj platanoj, okcent jarojn aĝaj kverkoj, karpenoj kaj aliaj specioj.
Senjora domo |
estas duetaĝa. Same kiel la kastelo ĝi estis konstruita fine de la 17-a jarcento. En la ĝardeno estas oklatera glorieto.
Italia domo n-ro 27 |
estas baroka, vicoseria domo, duetaĝa kun frontono.
Kapeleto de Sankta Johano Nepomuka |
proksime de la kastelo estas el la jaro 1756.
Tombeja kapelo de Thun-Hohenŝtejnidoj |
pseŭdoromanika, konstruita de Francisko Schmoranz en la jaro 1873.
Sonorilturo |
proksime de la kastelo estas kvarlatera el la jaro 1863.
Statuoj |
Sankta Triunuo kun Pieto ĉe fino de la urboplaco el fino de la 17-a jarcento,
Sankta Venceslao, Sankta Floriano, Sankta Agata kaj Sankta Margareta antaŭ la kastelo estas el la unua duono de la 18-a jarcento,
humilejoj ĉe la flanka vojo al Podhorky kaj ĉe la vojo al Stojice,
Kapeleto de Sankta Antonio sur rando de barita arbaro.
Ponto trans Zlatotok (Orporta rivereto)
Elstaraj personoj |
Bohdan Jelínek (1851 - 1874), poeto
Josef Voltěch (Adalberto) Hellich |
(1807 - 1880) pentristo kaj arkeologo.
En pentrista Akademio en Prago li estis disĉiplo de la profesoro Josefo Bergler kaj profesoro Francisko Waldherr. Li okupiĝis ĉefe per figurpentrado, kreis 428 altarbildojn, 80 portretojn kaj 64 gravuraĵojn. Interalie li pentris du variaĵojn de la portreto de la verkistino Božena Němcová.
Li ekŝatis arĥeologion kaj fariĝis kustodo de arĥeologia kolekto de Nacia Muzeo en Prago.
Bibliografio |
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj |
- Galerio de bildetoj
Kampurbo Choltice | |
---|---|
Choltice | |
|