Hamm
Hamm | |||||
| |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°40′N 7°49′O / 51.667°N, 7.817°O / 51.667; 7.817 (Hamm)Koordinatoj: 51°40′N 7°49′O / 51.667°N, 7.817°O / 51.667; 7.817 (Hamm) | ||||
Alto super la marnivelo | 48 m | ||||
Areo | 104,94 km² | ||||
Loĝantaro | 179185 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 0209 | ||||
Poŝtkodo | 45879-45899 | ||||
Aŭtomobila kodo | HAM | ||||
Oficiala Municipokodo | 05915000 | ||||
NUTS | DEA54 | ||||
Komunumestro | Thomas Hunsteger-Petermann | ||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||
Adreso de la administrejo | Theodor-Heuss-Platz 16 59065 Hamm | ||||
Oficiala retejo | https://www.hamm.de/ | ||||
Hamm estas urbo en la orienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Sudokcidente de Hamm troviĝas la urbo Dortmund. Fine de decembro 2017 la urbo havis 179 185 loĝantojn.
Enhavo
1 Vidindaĵoj
2 distriktoj
3 Partneraj urboj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Vidindaĵoj |
Kastelo Hessen estas kastelo borde de la rivero Lippe en okcidenta Germanio. La ĉefa kastela konstruaĵo estas el brikoj, ĝia plej specifa ero estas du ŝtuparaj gabloj de kastela turo 30 metrojn alta.- Ruinoj de la Kastelo Mark estas pereinta mezepoka fortikaĵo en Hamm-Mark kaj estis posedaĵo de la Grafoj de Berg-Altena. Kiel unua grafo Adolfo la 1-a de Mark faris la kastelon sia sidejo kaj sin nomis laŭ ĝi comes de Marca (ankaŭ: comes be Marka) resp. modernaj Grafoj de la Marko. Ekde la 3-a de aprilo 1990 la tereno nun nomata „Kastelaltaĵo Mark“ estas kategoriigita kiel landa monumento. Nuntempe estas parko.
Maximilianpark estas la amuzparko en Werrieso. La parko estas vizitita ĉiujare de proksimume 350.000 personoj.- Sri-Kamadchi-Ampal-Tempel estas templo, kiu estis inaŭgurita en julio 7 de 2002. Li estas la sola templo de la diino Kamakshi ekster Hindio.
- Bestoĝardeno estas en Grünstraße 150. La zoo de Hamm tenis je la 1a de Januaro 2014 totalon de 539 bestoj.
- Muziklernejo de Hamm estis fondita la 1an de Februaro 1940. 91 muzikinstruistoj laboras ĉe la muziklernejo.
- Franciscana monaĥejo Hamm estis fondita en 1455 fare de grafo Gerhard de la Marko por Hamm.
- La katolika preĝejo de St Agnes situas en la Mitte distrikto kaj estas ekde 1985 sub monumento protekto.
- Stacidomo de Hamm proponas ĉiutagajn servojn tie per ĉirkaŭ 350 trajnoj en longdistanca kaj loka trafiko.
distriktoj |
Hamm-Mitte: la urbocentro
Hamm-Uentrop: Kurpark, Mark, Braam, Werrieso, Geithe, Ostwennemar, Norddinker, Vöckinghausen, Frielinghausen, Uentrop centro
Hamm-Rhynern: Berge, Westtünnen, Westtünnen östlich des Heidewegs, Rhynern centro, Osttünnen, Freiske, Osterflierich, Wambeln, Allen, Süddinker
Hamm-Pelkum: Daberg, Lohauserholz, Selmigerheide/Weetfeld, Zechensiedlung, Harringholz, Pelkum centro, Westerheide, Lerche
Hamm-Herringen: Westenfeldmark, Ostfeld, Heidhof, Herringen centro, Nordherringen, Herringer Heide, Sandbochum
Hamm-Bockum-Hövel: Okcidenta Nordenfeldmark, Hövel centro, norda Hövel, Hövel-Radbod, Bockum, Barsen, la Nordo de Hamm, Holsen, Geinegge, Hölte
Hamm-Heesen: Orienta Nordenfeldmark, Mattenbecke, Zeche-Sachsen, Heessener Gartenstadt, Heessener vilaĝo, Westhusen, Dasbeck, Frielick
Partneraj urboj |
Neufchâteau (Francio), ekde 1967
Santa Monica, Kalifornio (Usono), ekde 1969
Bradford (Britio), ekde 1976
Chattanooga, Tenesio (Usono), ekde 1977
Mazatlán (Meksiko), ekde 1978
Toul (Francio), ekde 1987
Oranienburg (Brandenburgio), ekde 1990
Kalisz (Pollando), ekde 1991
Afyon (Turkio), ekde 2007
Vidu ankaŭ |
- Grafoj de Hövel
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)
- urbaj paĝoj por junuloj (germanlingvaj)
- urba vikipedio (germanlingva)
https://de.wikipedia.org/wiki/Hamm
https://de.wikipedia.org/wiki/Sri-Kamadchi-Ampal-Tempel
https://de.wikipedia.org/wiki/St%C3%A4dtische_Musikschule_Hamm