-um-

Multi tool use
Multi tool use



























Sufiksoj en Esperanto

Tipo
Oficialaj
Neoficialaj
Verbaj

-ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-

-unt-, -ut-
Seksaj

-in-

-iĉ-
Aliaj

-aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.



-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-t-, -tet-,
-uk-, -un-.



La sufikso -um- montras vorton kiu rilatas al la ĉefvorto. -um- mem ne havas difinitan signifon, do la rilato povas esti diversspeca. Tial oni devas lerni ĉiun vorton kun -um- aparte. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de um-vortoj kun similaj signifoj:



  • Vestaĵparto ĉe iu korpoparto, ekz-e

    • pland-um-o = la plata malsupro de ŝuo, kiu tuŝas la plandon

    • kol-um-o = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon



  • Agi per io, ekz-e

    • foli-um-i = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj dise iom legi

    • brak-um-i = ĉirkaŭi per la brakoj

    • palpebr-um-i = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn



  • Ekzekuti iumaniere, ekz-e

    • pend-um-i = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi

    • kruc-um-i = najli aŭ ligi al kruco por mortigi

    • ŝton-um-i = mortigi per ŝton-ĵetado



  • Provizi per io, ekz-e

    • aer-um-i = enlasi eksteran aeron por freŝigi

    • akv-um-i = malsekigi per surverŝo aŭ trafluigo de akvo



  • Nombrosistemo, ekz-e

    • du-um-a nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo

    • dek-um-a nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo




Kelkaj um-vortoj tamen ne apartenas al iu ajn grupo:



  • plen-um-i = fari plene

  • cerb-um-i = penege streĉi sian penson pri io

  • malvarm-um-o = malsano kun tusado, nazkataro k.t.p. (laŭ popola kredo, tiaj malsanoj devenas de malvarmo; sed laŭ la moderna scienco ne estas rekta ligo)

  • ktp


Kvankam oni devas lerni ĉiun um-vorton aparte, oni tamen povas argumenti, ke la ekzisto de -um- en Esperanto plifaciligas ĝin: Estas pli facile aparte memorigi, ke iu vorto estas um-derivaĵo de alia vorto, ol memorigi tute novan radikon sen difinita rilato al aliaj radikoj.


Jen listo de um-vortoj el ReVo:


-umo:
alfabetumo, brulumo, cicumo, ĉarumo, ekstremumo, grajnumo, hufumo, kalkanumo, kolumo, komunumo, kortumo, laktumo, manumo, mondumo


-umi:
aerumi, akvumi, amindumi, antaŭplenumi, bitumi, butikumi, cerbumi, brakumi, faldumi, fingrumi, foliumi, glaciumi, glitumi, gustumi, kafejumi, kalkumi, kolombumi, krucumi, langumi, lavumi, literumi, lokumi, lotumi, manumi, mastrumi. okulumi


-uma:
[numero]-uma , dekstruma, inerciuma, komunuma, monduma



Eksteraj ligiloj |


  • Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -um-



SONckwBp,b0u2cUH,Gi54QLnmM4Cla F9JoRYE3uEqotV4VZ,yAmyeK9juQ UDOL1IFDJ4Yj nTd7DDhd3SGTrfd7
tqblNPQWrO Cdb Q2v3c,t2GKjdKSCAD0B9 zi8V0US7 y7Q,1 vbXWwsLNVJnlb4n14z

Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina aerponto

Berlina muro