Solidaridad
Solidaridad | ||||
---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Quintana Roo | |||
Poŝtkodo | 77700 [+] | |||
Kodo laŭ INEGI | 23008 | |||
Retpaĝaro | www.solidaridad.gob.mx [+] | |||
Politiko | ||||
Urbestro | Román Quian Alcocer (2008-11) | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 135 512 | |||
Loĝdenso | 72 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 20°16′N 87°31′U / 20.267°N, 87.517°U / 20.267; -87.517 (Solidaridad) | |||
Alto | 15 m | |||
Areo | 2278,04 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Solidaridad Municipality [+] | ||||
Solidaridad estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko). La nomo Solidaridad signifas en Esperanto Solidareco.
La ĉefurbo de la komunumo estas Playa del Carmen. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23008. Je la 13a de marto 2008 Solidaridad perdis grandan parton de sia teritorio pro la fondo de la nova komunumo Tulum. Pro tio povas esti ke la statistikaj datoj ne estas tute precizaj.
Geografio |
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 135.512 loĝantojn. El tiuj estis 70.835 viroj kaj 64.754 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2278,4 km². La meza alteco varias inter 0 kaj 25 metroj super la marnivelo. La reliefo altiĝas ju pli la koncerna punkto estas for de la atlantiko.
En la komunumo ekzistas 227 loĝlokoj (Laŭ la INEGI, statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La plej gravaj el ili estas:
Loĝlokoj | Loĝantoj |
Tuta komunumo | 135 512 |
Playa del Carmen | 100 383 |
La Guadalupana | 5 892 |
Puerto Aventuras | 1 627 |
Sociogeografio |
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 53115 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 16022 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 30,2 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj |
Solidaridad en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
Menciindas ke parto de la artikolo traktas la komunumon Solidaridad en sia teritorio antaŭ la sendependiĝo de Tulum.