-oz-

Multi tool use
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo |
Oficialaj |
Neoficialaj |
Verbaj |
-ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj |
-in- |
-iĉ- |
Aliaj |
-aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Vorterklaso: sufikso
Statuso: neoficiala
Uzata en PIV: jes
Deveno: venis el la latina lingvo per la Esperantida lingvo Ido.
Similaĵoj en aliaj lingvoj: -reich [-rajĥ] (germana); -rik, -rich [-riĥ] (malnovĝermana); -osus, -osa, -osum (latina); -rik (norvega)
Signifo kaj uzado:
Indikas abundecon de la konsistiga elemento, kiel en "montetoza pejzaĝo" = "pejzaĝo riĉa je montetoj". La sufikso estas uzebla nur kun o-karakteraj radikoj.
La sufikso -oz- havas jenajn difinojn en Esperanto[1]
- sufikso uzata por formi nomon de malsano
- pri medicino
- kaŭzata de difinita aganto: askaridozo, streptokokozo, ktp.
- karakterizata de difinita patologia elemento: tuberkulozo, angiomozo, trombozo, ktp.
- neinflama, de difinita organo: nefrozo, artrozo, ktp.
- pri botaniko
- kaŭzata aŭ karakterizata de la ideo esprimita en la radiko: arĝentfoliozo, bakteriozo ktp.
- pri medicino
- sufikso uzata por formi nomojn de oksidoj kaj saloj de pli malsupera valento (precipe metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj): feroza sulfato, kuproza sulfato, ktp
- sufikso uzata por indiki la abundecon de konsistiga elemento: ŝtonoza, ktp.
Enhavo
1 Ekzemploj
2 Argumentoj por »-oz-«
3 Kontraŭargumentoj
4 Alternativoj
5 Vidu ankaŭ
6 Referencoj
Ekzemploj |
karb'oz'a
montet'oz'a
muskol'oz'a
or'oz'a
por'oz'a
sabl'oz'a
suk'oz'a
ŝton'oz'a
Argumentoj por »-oz-« |
-oz- estas foje malpli peza ol kunmetaĵo kun -plena aŭ -riĉa.
Kontraŭargumentoj |
Alternativoj |
-abunda
-dona
-hava
-plena
-riĉa
Vidu ankaŭ |
- -eg-
Referencoj |
↑ PIV 2005
4W ZEOKnZ7sOLQP,cm2XeI,CCgB9B78iWk9GKn,XuoydUBX6,uc,WvVJhXRQGuVEqHUcc,ZNPsNdH,J6v9CkQnxq