Oviedo
Oviedo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 33001–33013 [+] | ||
Retpaĝaro | www.oviedo.es [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 220 020 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 1 179 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 22′ N, 5° 51′ U43.3625-5.8502777777778Koordinatoj: 43° 22′ N, 5° 51′ U [+] | ||
Alto | 232 m [+] | ||
Areo | 186,65 km² (18 665 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Oviedo [+] | |||
Oviedo (en la asturia lingvo Uvieo aŭ Uviéu) estas urbo en Hispanio, ĉefurbo de la Princlando Asturio. Ĝiaj originoj devenas el la Alta Mezepoko (8-a jarcento), aŭ eĉ iom antaŭe, tiam nomata Ovetum. Same ĝi estas municipo kies ĉefurbo estas Oviedo mem.
Oviedo estas la komerca, universitata, religia kaj administra centro de la Princlando, sidejo de la Ĝenerala konsilio de la princlando Asturio, de la oficialaj instancoj de Asturio, de la Universitato de Oviedo, de la Muzeo de Belartoj de Asturio, de la Premio Princino de Asturio samkiel la Arkidiocezo de Oviedo. Ĝi estas rekonita kiel unu el la urboj kun pli alta vivkvalito de Eŭropo laŭ la Eŭropa Komisiono.
La municipo Oviedo estas la dua plej loĝata de la aŭtonoma regiono, kun 221 870 (laŭ la NIdS 2015) loĝantoj, atingante la numeron 21 inter la plej loĝataj municipoj de Hispanio kaj estas inkluzivita en la metropola areo de Asturio, kiu enhavas pli ol 860 000 personojn.
La urbo posedas la titolojn «muy noble, muy leal, benemérita, invicta, heroica y buena» (tre nobla, tre lojala, bonmerita, nevenkita, heroa kaj bona) kiu troviĝas en la blazonŝildo de la municipo.
Ekzistas aliaj urboj samnomaj, ĉiuj en Ameriko: en Baja California, en Veracruz (Meksiko), en Paragvajo, en Dominika Respubliko kaj en Florido (Usono).