Leslie Stevens
Leslie A. STEVENS la 3-a (3-a de februaro 1924 – 24-a de aprilo 1998) estis la kreinto de la kulta televidserio The Outer Limits ("La Eksteraj Limoj", 1963-1965) kaj la direktoro de la kulta horora filmo Incubus (1965), longforma filmo kun William Shatner.
Leslie Stevens naskiĝis en Vaŝingtono. Lia intereso en scienco estis spronita, kiam li studis ĉe la mararmea akademio ĉe Annapolis pro la peto de sia patro, admiralo de la usona mararmeo. Tamen, teatro de Broadway interesis lin pli ol kariero de la armeo, kaj li iris al Novjorko por labori kiel verkisto. Li verkis komedian teatraĵon "The Marriage-Go-Round" (anglalingva vortludo de "nupto" kaj karuselo), kiun li adaptigis por kino. Li produktis tiun filmon, kun aktorino Susan Hayward, en 1961. Li verkis la scenaron por la filmo The Left Handed Gun (1958) direktita de Arthur Penn kaj aktorita de Paul Newman.
Li verkis multe por multaj televidserioj ekde 1950-aj jaroj al 1980-aj jaroj. Li estis kandidatigita en 1965 por Tagtempa "Emmy Premio" por la televidserio "The Name of the Game".
Stevens mortis en 1998 en Los-Anĝeleso.
Eksteraj ligiloj |
Informo pri Leslie Stevens ĉe imdb.com
Nekrologo en New York Times