Blu-blanka kribro-sistemo









Ĉe la plasmido troviĝas geno ebliganta rezisti konstraŭ antibiotiko. Ĉiuj disvolviĝantaj bakteri-kolonioj en antibiotik-enhavanta medio estas tiuj kiuj almenaŭ posedas la plasmidon kiu povas esti sen-insertaĵa aŭ kun-insertaĵa plasmido.
Kiel fari por specife selekti la bakteriojn kiuj enhavas kaj la plasmidon kaj la insertaĵon?
Dank al la blu-blanka kribrosistemo!!




Enhavo






  • 1 Kio estas operono?


  • 2 Normala situacio


  • 3 Kribra situacio


  • 4 β-galaktozidaza geno tuta


  • 5 β-galaktozidaza geno disrompita





Kio estas operono? |


Unue kelkaj kromaj sciindaj nocioj:
Operono estas grupo de apudaj genoj kies esprimiĝo dependas de samaj promorotaj sinsekvoj kaj de samaj reguligaj sinsekvoj por ties transskribado.


La operono kiu nin koncernas estas la laktozo-operono.


Tiu laktozo-operono kodas β-galaktozidazon kiu transformas laktozon en galaktozon+glukozon.



Normala situacio |




Konverto de laktozo en galaktozon kaj glukozon fare de β-galaktozidazo


β-galaktozidazo povas ankaŭ transformi laktozon en alolaktozon. La esprimiĝo de la laktozo-operono estas induktebla.


Se oni kreskigas bakterion SEN laktozo, la laktozo-operono esprimiĝas baznivele. (≈ po 5 molekuloj de β-galaktozidazo en ĉiu bakterio).


Se oni kreskigas bakterion KUN laktozo: la laktozo-operono esprimiĝas maksimume. La esprimiĝo-nivelo obliĝas je 1000 (de 5 molekuloj oni nun havas 5000 molekulojn). La vera induktaĵo de la laktozo-operono estas alolaktozo sed ĉar tiu molekulo ankaŭ estas substrato de la β-galaktozidazo, ties kvanto malkreskas laŭ la difekt-ago de la β-galaktozidazo.



Kribra situacio |




Konverto de X-galaktozido en X kaj galaktozidon fare de β-galaktozidazo


Alia esprimo-induktaĵo estas IPTG (IzoPropil TioGalaktozido). Male al alolaktozo, ĝi pluigas induktadon pro sia ne-difekteblo.
Ne-natura substrato de β-galaktozidazo estas X-galaktozido kies difekto rezultas el galaktozido kaj el X kiu kolorigas bakteriojn bluen.




La plasmida tranĉejaro troviĝas en la operono de la β-galaktozidazo. La tranĉejaro-sinsekvo estas 3-multoblo tiel ke sen insertaĵo-enplasmidiĝo, transskribazo laŭlegkadre povas preterlegi sen deŝovo la β-galaktozidazo-sinsekvon.



β-galaktozidaza geno tuta |




Efiko pri bakteri-koloro de nura fermita plasmido sen insertaĵo


Se la β-galaktozidazo-operono ne estas disrompita, β-galaktozidazo esprimiĝas kaj X-galaktozido estas difektita en X kaj galaktozidon, X estas blua produktaĵo do la bakterioj koloriĝas bluen.












β-galaktozidaza geno disrompita |




Efiko pri bakteri-koloro de plasmido malfermita aŭ enhavanta insertaĵon


Se la β-galaktozidazo-operono estas disrompita de insertaĵo, β-galaktozidazo ne plu estos produktita kaj ne povos difekti X-galaktozidon aldonitan al kulturmedio. Pro tio, X kiu estas bluaĵo ne produktiĝas kaj la bakterioj gastigantaj tiun disrompitan konstruaĵon restos normalkoloraj (blankaj).


Kompreneble, la bakteri-kolonioj kiuj interesas nin estas la blankaj (kiuj enhavas la insertaĵon).
Per antiobiotiko-rezisteco kaj koloriĝo oni povas do selekti la mikroorganismajn koloniojn kiuj enhavas la celitan DNA-konstruaĵon. La bakterioj de tiuj kolonioj povas esti krome kultivataj kaj ties plasmidoj elĉeligitaj per apartaj eksperimentaj protokoloj (vidu Transformo).


Alia DNA-amplifa tekniko kiu envitre ebligas DNA-obligadon estas PĈR (polimeraza ĉen-reakcio).







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto