-eg-
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- | -unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, | -ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La vortero -eg- estas sufikso en la lingvo Esperanto, kiu grandigas aŭ pliintensigas la signifon de iu vortradiko, al kiu ĝi estas aldonata. Gramatike ĝi plenumas la signifon de aŭgmentativo. La vortero estas oficiala sufikso, antaŭvidita en la Fundamento de Esperanto. Pri la etimologia deveno de ĝi ne estas unueca klarigo.
Similaĵoj en aliaj lingvoj: kjempe- (norvega); -ã- (portugala lingvo); -an-, -on- (portugala kaj hispana); -on- (itala: libro 'libro' — librone 'librego')
Ekzemploj |
bel'eg'a
grand'eg'ulo
paf'il'eg'o (arĥaika) = kanono
rid'eg'i
river'eg'o
tre'eg'e
vent'eg'o
Vid ankaŭ |
- la artikolon pri -et-, la koresponda esperantlingva sufikso pri diminutivo
Eksteraj ligiloj |
- Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -eg-