Stellan Engholm






























Stellan Engholm

Personaj informoj

Naskiĝo

25-an de marto 1899 (1899-03-25)
en Stokholmo

Morto

25-an de januaro 1960 (1960-01-25) (60-jara)

Ŝtataneco

Svedio

Profesio

verkisto, esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg





Kovrilpaĝo de Stellan Engholm: Vivo vokas; Stockholm, 1946


Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo, mortis la 25-an de januaro 1960[1]) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de lia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika.


Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: Vivo Vokas.


Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo. Liaj tradukoj: Gösta Berling, La Mono de Sinjoro Arne, La Ringo de la Generalo, ĉiuj de S. Lagerlöf. Pluaj tradukoj: Per Balono al la Poluso, Taglibro de Andrée-ekspedicio en kunlaboro kun P. Nylén, Ekspedicio Kon Tiki de Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte, La Pasko de A. Strindberg.




Enhavo






  • 1 Verkoj


    • 1.1 Originaloj


    • 1.2 Tradukoj


    • 1.3 Artikoloj




  • 2 Referencoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Bibliografio


  • 5 Eksteraj ligiloj





Verkoj |



Originaloj |




  • Al Torento (1930; 2-a eldono 1934) multpaĝa novelo;


  • Homoj sur la Tero (1931; 2-a eldono 1963) premiita romano en romano-konkurso de Literatura Mondo;


  • Infanoj en Torento I (1934; 2-a eldono 1946) romano;


  • Infanoj en Torento II (1939) romano;


  • Maljunulo Migras kaj Venĝo (1943) noveloj;


  • Vivo Vokas (1946) romano;


  • La Lupo sur Kapitolo (1997) noveloj. 



Tradukoj |




  • Salomon August Andrée, Per Balono al la Poluso (1930) romano;


  • Selma Lagerlöf, La Mono de Sinjoro Arne (1933) romano;

  • Selma Lagerlöf, Gösta Berling (1934) romano;


  • August Strindberg, Pasko (1935) dramo;

  • Selma Lagerlöf, La Ringo de la Generalo (1938) romano;


  • Folke Bernadotte, La Fino (1946) eseo;



Artikoloj |


Engholm kunlaboris al Sveda Antologio (1934), kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en La Espero, Literatura Mondo, Norda Prismo. Li verkis ankaŭ svede.



Referencoj |





  1. Historio de Esperanto III, p. 1262




Vidu ankaŭ |



  • Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, paĝo 35


Bibliografio |



  • Sten Johansson, Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm? [2000]. En Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 59-68.


Eksteraj ligiloj |




  • Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto


  • Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).


  • Verkoj de kaj pri Stellan Engholm en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto