Novaj Federaciaj Landoj






Marko sur bildo



Coat of arms of Lower Saxony.svgMalsupra Saksio


Bremen Wappen(Mittel).svgBremeno


DEU Hamburg COA.svg Hamburgo

Coat of arms of Mecklenburg-Western Pomerania (great).svg

Meklenburgo-
  Antaŭpomerio


Wappen Sachsen-Anhalt.svgSaksio-Anhalto


Coat of arms of Saxony.svgSaksio

Brandenburg Wappen.svg

Brandenburgio


Coat of arms of Berlin.svgBerlino


Coat of arms of Thuringia.svgTuringio


Coat of arms of Hesse.svgHesio


Coat of arms of North Rhine-Westfalia.svgNordrejn-Vestfalio

Coat of arms of Rhineland-Palatinate.svg

Rejnlando-
    Palatinato


Bayern Wappen.svgBavario


Coat of arms of Baden-Württemberg (lesser).svgBaden-
Virtembergo



Wappen des Saarlands.svgSarlando


DEU Schleswig-Holstein COA.svgŜlesvig-Holstinio



La Novaj Federaciaj Landoj (NFL) - germane Neue Bundesländer respektive neue Länder - estas ne jure difinita, sed en ĵurnalismaj tekstoj kaj parola lingvaĵo tre ofte uzata termino por la kvin federaciaj landoj de Germanio, kiuj sekve de la leĝo pri restarigo de la federaciaj landoj sur la teritorio de la ŝtato GDR de la 22-a de julio 1990 reekestis la 3-an de oktobro 1990 kaj samtage unuiĝis kun la "malnovaj federaciaj landoj" de Federacia Respubliko Germanio. Laŭ tiu difino la teritorio de Orienta Berlino, la ĝis tiama ĉefurbo de la socialisma ŝtato GDR, ne' apartenas al la Novaj Federaciaj Landoj, ĉar ĝi ne ekestis nova lando, sed aliĝis al la teritorio de la "malnova" federacia lando Berlino, kiu antaŭe nur kovris la okcidentan parton de la urbo.


Unuope temas pri la kvin federaciaj landoj:



  • Brandenburgio

  • Meklenburgo-Antaŭpomerio

  • Saksio

  • Saksio-Anhalto

  • Turingio


Malgraŭ sia nomo, la kvin Novaj Federaciaj Landoj verdire ne estis "novaj", sed jam ene de la socialisma ŝtato GDR ekzistis ĝis julio 1952: Kadre de la "plia perfektigo de la socialisma administrado", kiu fakte celis forigon de federacia ŝtata strukturo kaj la kreon de strikta centrismo, la federaciaj landoj de GDR tiam malfondiĝis kaj anstataŭe kreiĝis 15 distriktoj (Bezirke) kun 217 subdistriktoj (Kreise, esperanta vortumo laŭ la lingvouzo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj laŭ la vortaroj de Erich-Dieter Krause). Historie ekestintaj teritorio dum tiu restrukturigo parte estis distranĉitaj kaj la limoj organiziĝis ĉefe laŭ ekonomiaj vidpunktoj.


Dum la momento de la aliĝo al FRG dum oktobro 1990, la Novaj Federaciaj Landoj kaj Orienta Berlino sume havis pli-malpli 17 milionojn da enloĝantoj. Dum la unuaj jaroj post la reunuiĝo de Germanio en la oriento de la lando naskiĝis signife malpli da infanoj ol antaŭe, kaj pli ol 3 milionoj da homoj pro laborpostenoj, studado aŭ privataj kialoj translokiĝis al la "malnovaj federaciaj landoj", kvankam samtempe pli-malpli miliono da homoj el la "malnovaj" federaciaj landoj translokiĝis al la teritorio de eksa GDR. Rezulte dum la 1990-aj jaroj la enloĝantaro de la Novaj Federaciaj Landoj plu Orienta Berlino reduktiĝis ĝis malpli ol 15 milionoj.



Plej grandaj urboj de la novaj landoj |























































































urbo
loĝantaro
(fine de la jaro 1988)
loĝantaro
(fine de la jaro 2000)
loĝantaro
(fine de la jaro 2006)

Leipzig (Lepsiko)
545.307
493.208
506.578

Dresden (Dresdeno)
518.057
477.807
504.795

Chemnitz
311.765
259.246
246.587

Halle (Saale)1
~330.000
247.736
235.720

Magdeburg
290.579
231.450
229.826

Erfurt
220.016
200.564
202.658

Rostock
253.990
200.506
199.868

Potsdam
142.862
129.324
148.813

Cottbus
128.639
108.491
103.837

Gera
134.834
112.835
102.733

Jena
108.010
99.893
102.494

Zwickau
121.749
103.008
96.786

Schwerin
130.685
101.267
96.280

1 inkluzive de Halle-Neustadt







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto