Guglielmo Marconi
Guglielmo Marconi | |
---|---|
Fotita Guglielmo Marconi | |
Naskiĝo | 25-a de aprilo 1874 en Bolonjo, Italio |
Morto | 20-an de julio 1937 en Romo, Italio |
Civitaneco | Itala reĝlando |
Edz(in)o | Beatrice O'Brien • Maria Cristina Bezzi-Scali |
Alma mater | Universitato de Romo La Sapienza |
Fama pro | Radio |
Honorigo | Knight Grand Cross of the Royal Victorian Order • Nobel-premio pri fiziko • John Fritz Medal • IEEE Medal of Honor • Wilhelm Exner Medal • Matteucci Medal • Nov-Ĵerzeja Halo de Famo • Nacia Inventista Halo de Famo • Ordeno de Sankta Anna 2a-klasa • Fellow of the Royal Society of Arts • Albert Medal • Franklin Medal • Medalla Plus Ultra • Edison Medal |
Religio | katolika eklezio |
Subskribo | Guglielmo Marconi Signature.svg |
Guglielmo Marchese MARCONI [guljelmo markeze markoni] (naskiĝis la 25-an de aprilo 1874 en Bolonjo, mortis la 20-an de julio 1937 en Romo) estis itala fizikisto kaj elektra inĝeniero.
Li gajnis la Nobel-premion pri fiziko en 1909 (kune kun Ferdinand Braun), kaj estas konata pro la efektivigo de sendrata telegrafa sistemo.
Li eksperimentis pri la eltrovoj de Maxwell kaj Heinrich Hertz pri la elektromagnetaj ondoj. Li ege plibonigis la efikecon de la elementoj de la sistemo, inter aliaj:
- sendilo
- ricevilo
- anteno
Per tio li sukcesis atingi ege pli grandajn distancojn de transmisio ol Hertz. Baldaŭ li povis sendi trans la brita kanalo inter Dover kaj Calais. La komerca uzo de la sendrata telegrafio komencis. Ĝi estis uzata profitdone de ĵurnalistoj kaj posedantoj de akcioj.
Kiam Marconi proponis, eĉ trapasi la Atlantikon, li ricevis tre kritikan leteron de Heinrich Hertz. Kopio de tiu letero estas en la germana nacia muzeo en Munkeno. Hertz atentigis lin, "ke la tero estas globo (kiel ĉiu scias), kaj ke radioondoj progresas rektlinie (kiel ĉiu sciencisto devus scii). Tial la ondoj ne iros ĉirkaŭ la tero, sed foriros en la spacon. Ili povus nur reiri al la tero, se ekzistus spegulo kun larĝeco de kontinento". Marconi tamen antaŭenpuŝis siajn eksperimentojn kaj sukcesis. Kiel nur poste estis eltrovita, tia spegulo vere ekzistas, nome la Heaviside-tavolo.
Marconi fondis kompanion, kiu bone evoluis kaj ankoraŭ nun floras. Ĝi situas en Chelmsford, Britio. Tre gravaj estis la rezultoj por la transmara ŝipveturado. Baldaŭ ĉiu ŝipo estis devigata havi radiostacion kaj ĉiam aktivigi ĝin. La efika organizo de tiu nova sistemo venis tro malfrue por la pasaĝeroj de la Titanic en la jaro 1912.
En 1943 Usona Suverena Kortumo agnoskis, ke la patento de Marconi pri invento de radio estis ekzakte plagiatita de la invento de Nikola Tesla. Marconi jam rekonis mem, ke li uzis la verkojn de Tesla por realigi sian elpensaĵon.
En 1931 Marconi volis persone enkonduki la unuan radian dissendon de Papo, Pio la 11-a, dirante al mikrofono: "Per la helpo de Dio, kiu tiom da misteraj naturaj fortoj disponas por la homaro, mi povis pretigi tiun ĉi instrumenton, kiu liveros al la fideluloj de la tuta mondo la ĝojon aŭskulti la voĉon de la Sankta Patro" [1]
Vidu ankaŭ |
- Marconi-anteno
- Radiofonio
- Sendricevilo
- Villa Griffone
Eksteraj ligiloj |
- fondaĵo Guglielmo Marconi, itale, angle
- vikipedio
|