Paul Henri Thiry d'Holbach
Paul Henri Thiry d'Holbach (baptita la 8-an de decembro 1723 en Edesheim, mortinta la 21-an de junio 1789 en Parizo) estis germana-franca verkisto kaj la "nutristo" de la enciklopediistoj laŭ la vortoj de Denis Diderot.
Enhavo
1 Vivo
2 Agado kontraŭreligia
3 Agado porscienca
4 Graveco
5 Fonto
Vivo |
Holbach plejtempe vivis en Parizo, la tiama fokuso de la intelektuloj, kies centro estis la Enciklopedio kaj lia propra domo. Plena de amo por la homoj li uzis la tutan monon por la batalo kontraŭ antaŭjuĝoj propagandante la veron. Laŭ Holbach la destino de la homoj estus esti feliĉaj. Sekve oni devas forpreni ĉiun obstaklojn, inter kiuj difinius Holbach kaj la religiojn. Kontraŭe helpus la natursciencoj kiuj liberigus la homan spiriton de ĉiuj eraroj kaj preparigus ĝin bone por la estonteco.
Agado kontraŭreligia |
Inter la kontraŭreligiaj verkoj nombriĝas jenaj kelkaj furoraj sed poste forgesitaj skribitaĵoj. Christianisme dévoilé (London 1767); Examen critique de la vie et des ouvrages desaint Paul (London 1770); La contagion sacrée (1767); De l'imposture sacerdotale (1767); Les prêtres démasqués (1768); L'esprit du judaïsme (1770); Ecce homo / Histoire critique de Jésus-Christ, oŭ analyse raisonnée des évangiles (1770, Edinburgh 1799 kaj London 1813); Système social (1773, 2 vol); L'éthocratie, ou le gouvernement fondé sur la morale (1776) kaj La morale universelle (1776).
Agado porscienca |
Por la natursciencoj li agis precipe per siaj plej konata libro Système de la nature (London 1770), provante doni al ili bazon metafizikan (materialisman-mekanikan). La aldona titolo ou des lois du monde physique et du monde moral klarigas bone, ke la verkinto(j) - kiel iam ĉe la etiko-libro de Spinoza] - interesiĝas ne nur pri la teorioj sed sammulte pri la praktikaj konsekvencoj. La libro aperis sub la nomo de la akademiano Mirabaud kiu mortis 10 jarojn pli frue. Lauenhave, kiel Diderot atestas, estis multe de skizoj de Mirabaud sed ankaŭ de La Grange, Naigeon kaj de aliaj.
La libro volas konvinki onin ke la materialismo kiel mondkoncepto estus konsekvenca kaj bonfara. Anstataŭ postuli de homoj esti moralaj kontraŭvole, materialismo estus la strebo natura de ĉiuj je avantaĝoj. Tio sume plialtigus la nivelon de la komunumo.
Graveco |
Holbach estis estimata kaj inter siaj adeptoj kaj inter la kontraŭuloj. Jean-Jacques Rousseau prenis lin kiel modelon por la figuro de la sinjoro de Wolmar en la verko La nova Helojzo. Imperiestrino Katerina la 2-a (Rusio) petis la helpon de Holbach en la leĝodonado. Holbach mortis je la matenruĝo de la Franca Revolucio de 1789 kiun prepari li treege helpis.
Fonto |
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 468-469, kio legeblas tie ĉi interrete.