Brunkrona mevo
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brunkrona mevo


Brunkrona-mevo.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birda klaso Aves

Ordo:

Ĥaradrioformaj Charadriiformes

Familio:

Laredoj Laridae

Genro:

Larus Larus

Specio:

Brunkrona mevo 'Larus maculipennis'



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Brunkrona mevo









v  d  r


Information icon.svg



La Brunkrona mevo, Larus maculipennis, estas eta nigrokapa sudamerika mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. La nomo anstataŭ "Nigrakapa mevo" aŭ Brunkapa mevo kialas por malkonfuzo kun la azia specio Brunkapa mevo Larus brunnicephalus, kiu havas pli ampleksan brunan kapon.




Enhavo






  • 1 Disvastiĝo


  • 2 Aspekto


  • 3 Kutimoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Disvastiĝo |


Tiu specio reproduktiĝas en plej suda Suda Ameriko, tio estas en marbordoj aŭ proksimaj areoj de centra kaj suda Ĉilio, Argentino, Urugvajo, plej suda Brazilo kaj Paragvajo. Vintre ili migras iom norden, ekzemple al norda Ĉilio aŭ orienta Brazilo.



Aspekto |


Temas pri malgranda aŭ mezgranda mevo 35 ĝis 42 cm longa de blanka korpo (kolo, busto kaj ventro) kaj helgrizaj dorso kaj flugiloj kun nigraj pintoj. La plej diferenciga kaj rimarkinda eco estas malhelbruna kapo (sed blanka malantaŭe kaj nuke), do nur krono, vizaĝo kaj gorĝo, dum reproduktado, kio malaperas vintre kiam restas nur eta makulo malantaŭokula. Beko, kruroj kaj piedoj estas malhelruĝaj. Malhelaj okuloj kun blankaj duonringoj. Dumfluge videblas blankaj pugo kaj vosto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas pli malhele punktitaj kun nigra fina vostostrio. Ili povas esti konfuzeblaj kun la similaspekta Franklina mevo aŭ kun la Ridmevo, kies subspecio estis iam laŭ kelkaj fakuloj.



Kutimoj |


La specio loĝas en akvaj medioj kaj marbordoj. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj ĉefe insektojn, krustulojn, putraĵojn kaj fiŝojn. Ili moviĝas al internaj herbejoj aus terkulturejoj, por serĉi tervermojn kaj ĉe buĉejoj pro restaĵoj.


Tiu mevo nestas kolonie en junkejoj ĉe lagetoj aŭ lagaj insuloj, ne malproksime de marbordo. La nestoj estas vegetalaj kaj amasecaj. La ino demetas 2 ĝis 4 brunflavajn ovojn. Dum reproduktado ili manĝas ĉefe fiŝojn.


La tutmonda loĝantaro ne estis kalkulita, sed oni supozas, ke estas inter 100,000 kaj 1,000,000 da birdoj, do ne estas minacata specio.



Eksteraj ligiloj |


  • Hispanlingva ejo pri Brunkrona mevo



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto