Brita Laborista Partio


































































Laborista Partio

angle Labour Party

Lando

Flago-de-Britio.svg Britio


Estro

Jeremy Corbyn


Fondiĝo
1900

Lingvo(j)

Angla


Koloro(j)
ruĝa

Ideologio

Socialdemokratio

Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons)



231 / 650



Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords)



212 / 821



Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament)



20 / 73



Asembleo de Londono (angle: London Assembly)



12 / 25



Lokaj registaroj (angle: Local government)



6 885 / 20 565



Internacia aliĝo
Socialisma Internacio



Retejo

www.labour.org.uk







v  d  r


Information icon.svg



La Brita Laborista Partio (angle Labour Party) estas brita socialdemokratia partio kaj unu de du ĉefaj partioj. La partio nun estas opozicia. Ĝi estis fondita en 1900 de Keir Hardie.
La partio, gvidata de Tony Blair, estis unu de la plej gravaj socialdemokrataj proponantoj de la Tria Vojo, centrisma ideologio bazata sur la socia demokratio.


La nuna partiĉefo estas Jeremy Corbyn, maldekstrulo en la Laborista Partio.


Estas du subnaciaj filioj de la Laborista Partio, la Skota Laborista Partio en Skotlando kaj la Kimra Laborismo en Kimrio. La Sociala Demokrata kaj Laborista Partio en Nord-Irlando ne estas filio de la brita partio, sed aparta alianca partio. Ne estas aparta angla filio.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Listo de partiĉefoj


  • 3 Aliaj elstaraj membroj


  • 4 Aliaj britaj politikaj partioj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


La Laborista Partio estis fondita en 1900 instige de Keir Hardie kiel la Komitato por Laborista Reprezentado (angle: Labour Representation Committee).


La celo estis reprezenti sindikatojn kaj socialistajn societojn kiel aparta grupo en parlamento.


En 1900 nur unu parlamentano estis elektita (nome Keir Hardie por Merthyr Tydfil, industria urbo en suda Kimrio). En 1906 26 parlamentanoj estis elektitaj kaj la nomo de la grupo estis ŝanĝita al la Laborista Partio.


En 1922 ĝi preterpasis la partion Liberal kiel la ĉefa partio de opozicio.


Ĝi tenis la povon en 1945-51, 1964-70, 1974-79, 1997-2001 kaj 2001-2010.


Dum la jardeko 1990a sub la gvidado de Tony Blair, ĝi iom apartiĝis de la sindikatoj,nomante sin maloficiale la Nova Laborista Partio (angle: New Labour). Responde, la konata ministo-sindikatestro Arthur Scargill fondis la (tre minoritatan) Socialisman Laboristan Partion (angle: Socialist Labour Party). Gordon Brown, la posteulo de Blair, ĝenerale daŭrigas ĉi tiu kurso. La elekto de Ed Miliband en 2010 estis malgranda ŝanĝo for de Nova Laborista kaj la elektado de Jeremy Corbyn estis granda salto for de ĉi tiu nova ismo.



Listo de partiĉefoj |





  • Keir Hardie (1906-1908)

  • Arthur Henderson (1908-1910, 1914-1917, 1931-1932)

  • George Nicoll Barnes (1910-1911)


  • Ramsay MacDonald (1911-1914, 1922-1931)

  • William Adamson (1917-1921)

  • John Robert Clynes (1921-1922)

  • George Lansbury (1932-1935)


  • Clement Attlee (1935-1955)

  • Hugh Gaitskell (1955-1963)

  • George Brown (1963, vicpartiĉefo aganta kiel ĉefo)


  • Harold Wilson (1963-1976)

  • James Callaghan (1976-1980)

  • Michael Foot (1980-1983)

  • Neil Kinnock (1983-1992)

  • John Smith (1992-1994)

  • Margaret Beckett (1994, vicpartiĉefo aganta kiel ĉefo)


  • Tony Blair (1994-2007)


  • Gordon Brown (2007-2010)


  • Harriet Harman (2010, 2015, vicpartiĉefo aganta kiel ĉefo)


  • Ed Miliband (2010-2015)


  • Jeremy Corbyn (2015-nun)




Aliaj elstaraj membroj |



  • Ernest Bevin

  • Jo Cox

  • Philip Snowden



Aliaj britaj politikaj partioj |



  • Liberaldemokratia Partio

  • Konservativa Partio



Vidu ankaŭ |



  • Skota Laborista Partio

  • Kimra Laborismo

  • Sociala Demokrata kaj Laborista Partio

  • Frederick Pethick-Lawrence

  • Diane Abbott

  • Aneurin Bevan

  • Tony Benn

  • Dennis Healy

  • Clare Short



Eksteraj ligiloj |


  • oficialaj paĝoj de la partio




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto