Publika Observatorio de Drebach




Koordinatoj: 50°40′25.9″N 13°0′45.9″E  /  50.673861°N, 13.01275°O / 50.673861; 13.01275 (Publika Observatorio de Drebach)


































Publika Observatorio de Drebach

Observatorio

Drebach - observatory 2 (aka).jpg

Planetario kaj Publika Observatorio Drebach


Oficiala nomo: Volkssternwarte Drebach

Lando

Germanio Germanio
Municipo

Drebach

Supermara alteco
477 m s. m.
Koordinatoj

50°40′25.9″N 13°0′45.9″E  /  50.673861°N, 13.01275°O / 50.673861; 13.01275 (Publika Observatorio de Drebach)

Estiĝo

1969




Situo de la observatorio en Germanio

ButtonRed.svg



Situo de la observatorio en Germanio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Volkssternwarte Drebach

Retpaĝo: http://www.planetarium-erzgebirge.de/


La Publika Observatorio de Drebach (germane Volkssternwarte Drebach) estas kultura kaj eduka ne-profita organizaĵo, kiu entenas astronomian observatorion (de IAU-kodo 113) kaj planetarion en Drebach (Saksio, Germanio). En la najbaraĵo estas la elementa lernejo "David Rebentrost" kaj ludkampo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 La observatorio


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


La Publika Observatorio de Drebach devenas de lerneja observatorio kiu malfermiĝis la 3-an de julio 1969 en la mezlernejo de Drebach. Ties fondinto, Karlheinz Müller, estris ĝin de 1969 ĝis 1984 kiel volontulo. En 1974 dua stacio de observo estis malfermita. Krom uzo kiel lerneja observatorio por regulaj vesperaj observadoj, okazis tie konferencoj kaj porjunularaj astronomiaj tendaroj.


Inter 1984 kaj 1986, nova observatorio estis konstruita kun planetario malfermita en vespero. La inaŭguro de ĉi tiu nova instalaĵo okazis la 1-an de junio 1986 ; kaj ĝi ricevis inter po 10 000 kaj 12 000 vizitantojn ĉiujare. En 1997, nova kupolo estis konstruita, kiu gastigis teleskopon de 50 cm.


Inter 2000 kaj 2001 estis konstruita pli granda planetario kun kupolo de 11 m, inaŭgurita la 11-an de aŭgusto 2001 ; la nombro da vizitantoj duopiĝis.



La observatorio |


La ĉefa instrumento estas teleskopo Cassegrain de 0,5 m sub kupolo de 4 m. En du aliaj observaj stacioj estas teleskopoj kaj refraktoroj.


De 1994, la observatorio estas mastrumita de la societo de la Amikoj de la Publika Observatorio de Drebach e.V. (germane Einrichtung vom Förderverein der Volkssternwarte Drebach e.V.[1]),
kiu organizas publikajn seancojn de observado kaj eventojn kiel la ĉiujara "Festivalo de la Observatorioj" en
septembro.


La observatorio estas ankaŭ uzita de la anoj de la societo de la Amikoj de la Publika Observatorio de Drebach ; la ĉefa aktivo estas la serĉo de asteroidoj : Minor Planet Center kreditas la observatorion de la malkovro de 15 asteroidojn efektivigitaj inter 2001 kaj 2009,[2] multenombraj aliaj asteroidoj estas malkovritaj elde la observatorio fare de diversaj astronomoj : Jens Kandler, André Knöfel kaj Gerhard Lehmann.

































































La asteroido 6488 Drebach[3] estis nomita en honoro de la observatorio.



Notoj kaj referencoj |




  1. Einrichtung vom Förderverein der Volkssternwarte Drebach e.V., el la paĝaro de la municipo Drebach (germane)


  2. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)


  3. La asteroido (6488) Drebach, de IAU Minor Planet Center (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • germane Publika Observatorio de Drebach, oficiala paĝaro


  • germane Planetario Zeiss kun Publika Observatorio ; el la el la paĝaro de la municipo Drebach






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51