István Bugyi: Malsamoj inter versioj




István Bugyi [iŝtvAn budji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bugyi István estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro, hospitalestro.



Dosiero:Bugyi István (1898-1981).JPG
István Bugyi



Dosiero:Bugyi István Emlékérem (1988-).jpg
Memormedalo pri István Bugyi


István Bugyi [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1898 en Szentes. Li mortis la 3-an de aprilo 1981 en Szentes.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj publikaĵoj


  • 3 Memorigiloj


  • 4 Fontoj





Biografio |


István Bugyi akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1920, poste li 2 jarojn laboris en la universitata kliniko, poste ĝis 1931 en signifa hospitalo en Budapeŝto. Li studvojaĝis en 1924 al Vieno, en la sekva jaro al Germanio, en 1929 al Francio. Inter 1931 kaj 1968 li laboris en hospitalo de Szentes plej ofte, kiel ĉefkuracisto-kirurgo. En 1942 Scienca Universitato de Szeged nomumis lin privata profesoro, en 1965 titulara profesoro. En 1953 li kandidatiĝis. En 1949 li ricevis premion Kossuth.



Elektitaj publikaĵoj |




  • Időszerű kérdések a végbélrák sebészeti orvoslásában (1936)


  • Orvosi ortoghraphia (1959)


  • Gyakorlati sebészet (Praktika kirurgio), (1960, 1961) – libro


  • Repetitorium chirurgiae : 1000 kérdés felelet a nagysebészet és rokonszakmái köréből (1970)


  • Centenárium : a Szentesi Kórház százéves jubileumi emlékkönyve : 1881-1981 (1983)



Memorigiloj |



  • memormedalo fondita en 1988


  • busto en Szentes en 1999

  • Malsanulejo de Szentes prenis la nomon Bugyi István en 2004



Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero B, poste serĉu la nomon)

  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51