Kastelo Gryf








Kastelo Gryf (Pollando)

DMS

Kastelo Gryf

Kastelo Gryf


Koordinatoj: 50°59′33″N 15°25′17″O  /  50.9925°N, 15.421388888889°O / 50.9925; 15.421388888889 (Kastelo Gryf)



La kastelo Gryf


La kastelo Gryf – germane Greiffenstein, ruino de la mezepoka kastelo – troviĝas en Pollando, en distrikto Lwówecki en vilaĝo Proszówka, sur la monteto (447 m super la marnivelo), kiu superstaras la vojon de Gryfów Śląski al Mirsk.



Historio |


La kastelon konstruis en la 13-a jarcento la pola princo de Głogów/Glogau Konrad la 2-a Garbaty sur loko de eksa kastelo. En la fino de la 14-a jarcento la kastelo ekestis proprietaĵo de familio Schaffgotsch (en la jaro 1399 aŭ 1400). En la 16-a kaj en la 17-a jarcentoj la kastelo estis pligrandigita kaj plidefendigita, interalie per alkonstruo de atikoj al supra kastelo kaj ankaŭ per plukonstruo de malsupra kastelo kaj enireja pordego. Dum la tridekjara milito la kastelo estis dufoje sieĝata de sveda soldataro. La unuan fojon sen sukceso en 1639. La dua sieĝo en 1645 estis efika, kiam la kastelo kapitulacis. En 1745 la kastelon okupis prusa soldataro, kaj en 1778 ĝi estis ŝanĝita al fortreso. En 1799 la kastelo estis parte malkonstruita por havi konstrumaterialon por farmbieno situanta malsupre de la kastelo. De tiu tempo la kastelo estas ruino.




  • Kategorio Kastelo Gryf en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Bibliografio kaj fontaĵo |



  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Varsovio 1983 (pole)


  • http://pl.wikipedia.org/wiki/Zamek_Gryf (pole)


  • http://wroclaw.hydral.com.pl/12290,obiekt.html (pole)


  • http://www.ciekawe-miejsca.net/wydania/artykuly/2008/Kwiecien/CM_04.2008_gryf.pdf (pole)




Kasteloj de Malsupra Silezio:
Chojnik * Gryf * Wleń












Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto