Ĉarta aviado

Multi tool use
Ĉarta aviado (aviado laŭ mendo) estas aviadilaj flugoj okazantaj nur okaze aŭ malregule, laŭ speciala mendo. Tiaj flugoj povas esti personaj, varaj aŭ miksitaj. En pasaĝera trafiko oni foje metas malsupran limon de almenaŭ 12 sidlokoj kaj alie parolas pri flug-taksio, eĉ se la servo estas mendita de unu sola kliento.
La termino devenas de la ĉarto, kontrakto inter la mendanto ("ĉartanto") kaj la plenumanto. Ĉarta aviado ne apartenas al la ĝenerala aviado.
La ĉartanto ordinare difinas kiam kaj kien la flugo iru, kaj kiuj estu la pasaĝeroj aŭ varoj transportataj. Li tamen ne povas influi la detalajn decidojn de la stiristo(j) dum la flugado. Laŭ internacia juro la ĉartanto rajtas modifi la ekflugtempon ĝis 48 horojn antaŭ la anoncita tempo. En Usono estas apartaj regularoj por ĉartaj kaj liniaj flugoj, FAR 135 resp. FAR 121 (FAR = angle Federal Aviation Regulations).
Ĉarta flugado havas apartan signifon por mez- kaj longdistanca turismo. Vojaĝagentejoj ĉartas aviadilojn por transporti turistojn al ŝatataj turismejoj kaj tiel sukcesas oferti favorajn prezojn pro jenaj faktoj:
- Eblas longe antaŭvidi la mendokvanton kaj eble nuligi aŭ aldoni flugadojn.
- Ne necesas oferti flugojn je esceptaj tempoj, kiam estas malgranda intereso.
- Eblas eviti tempojn kiam flughavenoj estas svarmaj, kaj tiel pagi malpli altajn kotizojn.
En turismaj sezonoj povas esti ke iuj ĉartaj flugoj okazas regule kvazaŭ laŭ horaro; ili tamen ne estas regulaj (liniaj) flugoj, ĉar la biletoj ne estas ĝenerale vendataj, kaj ĉar la ĉartanto havas la rajton modifi la tempon kaj eĉ nuligi la flugon.
aPBF1gvDK8lRxdss6jADbfSV
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...