Malikata acido































































































Malikata acido

Äpfelsäure3.svg

Plata kemia strukturo de la
Malikata acido


Malic-acid-3D-balls.png

Tridimensia kemia strukturo de la
Malikata acido


Alternativa(j) nomo(j)


  • Hidrokso-butanoduata acido

  • Hidrokso-sukcenata acido

  • Hidrokso-etano-du-karboksilata acido


Kemia formulo
C4H6O5
CAS-numero-kodo
617-48-1
ChemSpider kodo
510
PubChem-kodo
525
Merck Index 15,5771

Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj kristaloj
Molmaso 134.087 g·mol-1
Denseco 1.609g cm−3
Fandpunkto 130 °C
Ekflama temperaturo 203 °C
Acideco (pKa) 5.20
Solvebleco
Akvo:558 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1600 mg/kg (buŝe)

Sekurecaj Indikoj
Riskoj
R22 R37/38 R41 R42/43 R34 [1]
Sekureco
S26 S39

Pridanĝeraj indikoj

Danĝero


Irita
Xi
Irita



GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo


07 – Toksa substanco


GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj
H302, H315, H319, H335[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj
P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501

Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)


Malikata acidopomacido (C4H6O5) estas acidet-gusta, organika dikarbona acido, kiu troviĝas en multaj acidaj manĝaĵoj. Ĝi formas senkolorajn kristalojn, ĝi estas higroskopa. Ĝi bone solviĝas en akvo kaj alkoholo. Ĝi estas hidroksi-derivaĵo de la Sukcenata acido. Ĝin izolis unuafoje Scheele el nematura suko de groso, en 1785.


Ĝia anjona formo, la malato estas – simile al fumarato- la intermaterialo de la citra ciklo. Ĝi povas estiĝi el piruvato per anaplerotika reakcio.




Enhavo






  • 1 Optika izomerio


  • 2 Kemiaj proprecoj


  • 3 Troviĝejo


  • 4 Produktado


  • 5 Uzeblecoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Referencoj





Optika izomerio |


La biologiaj pomaj acidoj estas homoĥiralaj kaj aperas en la naturo en formo de (−)-pomacida enantiomero.



Kemiaj proprecoj |


La pomacido montras la ĝeneralajn karakterizaĵojn de la hidroksikarbonaj acidoj. Ĝin karakterizas reakcioj de la hidroksila grupo kaj same tie de karboksila grupo. Ĝi kondutas kiel duvalora acido, ekzistas ties normalaj kaj acidaj saloj. La salo de la pomkacido nomiĝas malato post ties latina nomo.


La pomacido transformiĝas en 160 °C – kun akvoperdo – al Fumarata acido kaj Maleata anhidrido. Tiu reakcio povas okazi inverse. La malikata acido kaj la fumarata acido – sub premo kaj en ĉeesto de akvo kaj alkaloj aŭ metalsaloj- transformiĝas dum aro al racema miksaĵo de pomacido, al DL-pomacido. La anstataŭigo de la pomacida hidroksila grupo per halogeno okazas per inversio, t.n. Walden-inversio.


La sekundara alkohola hidroksila grupo de la pomacido estas transformebla per malforta oksidado (ekz. per KMnO4) al ketono-grupo kaj tiam estixgas oksalvinagra acido. Tiu reakcio estas returnebla, tiam la oksalvinagra acido reduktiĝas al pomacido.



Troviĝejo |


La pomacido estas la plej ofta el la plantaj acidoj, ĉefe en fruktoj kiel verda pomo, acida ĉerizo, pruno, sed en folio de tabako, rebarbaro, en suko de kelkaj lignoj (betulo, frakseno).



Produktado |


Oni produktas la pomacidon el fumarata acido per mikrobiologia metodo. ĝi estas ankaŭ produktebla per hidrolizo de la Klorsukcenata acido , sed tiu sintezo pli gravas el teoria vidpunkto (Walden-inversio).



Uzeblecoj |


Oni uzas la pomacidon kiel aldonaĵon en la nutraĵa industrio, kie ĝi havas la numeron E296 (E-numero).



Vidu ankaŭ |





Referencoj |





  1. Chemical Book


  2. Pubchem









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51