Laurentius
Laurentius estas latina vira persona nomo, kies esperanta formo estas Laŭrenco. La latina origina formo de la nomo signifas "la viro el Laurentum", antikva urbeto proksime de Romo. Eventuala ligo al la vorto "laŭro" (latine laurus) estas popola etimologia hipotezo sen lingvistika konfirmo. La nomo en Eŭropo ekzistas en multaj variaĵoj kaj ofte uziĝas kiel persona nomo, familia nomo kaj por toponimoj. La ĉefa kialo por la granda disvastiĝo estas la ampleksa adoro de la kristana sanktulo Laŭrenco de Romo ekde la mezo de la 3-a jarcento.
En pluraj lingvoj Laŭrenco estas uzata kiel familia kaj geografia nomo.
Enhavo
1 Variaĵoj laŭ lingvoj
2 Kristanaj sanktulaj festotagoj
3 Familia nomo
4 Geografiaj nomoj
4.1 Lokoj
5 Aliaj uzoj
6 Eksteraj ligiloj
Variaĵoj laŭ lingvoj |
arabe: لورنس
angle: Laurie (por viroj kaj virinoj), Lawrence, mallongigo Larry, Laurence, Lorin
ĉeĥe: Vavřínec (vavřin)
Esperanto: Laŭrenco
estone: Lauri
finne: Lasse, Lauri
france: Laurent, Loris; virinaj formoj Laura, Laure, Lauriane, Laureen, Laurence, Laurette
germane: Lorenz, Laurenz, Laurenzius, kiel familia nomo ankaŭ Lafrenz, Larenz, Lorentz, Laurids, Lauridsen, Lauritz, mallongigoj Rentz, Renz, Lentze, Lenz; virinaj formoj Laura, Renzi
itale: vire: Lorenzo, Laurenzo, Laurenzio, Laurento, Lorenzino, Laurentino, Lorentino, Renzo, Loris, Rienzo, Rienzi, Arienzo, Renzino, Enzo; virine: Lorenza, Laurenza, Laurenzia, Lorenzina, Laurentina, Lorentina, Renza, Renzina, Enza
hebree: לורנצו
hispane: vire Lorenzo, virine Lorenza
hungare: Lőrinc
irlande: Labhrás
japane: ロレンツォ
katalune: Llorenç
korsike: Larenzu
kroate: Lovro
litove: Laurynas
mankse: Laurys
nederlande: Laurens
norvege: Lars, Lasse, Lavrans
okcitane: Laurenç
pole: Wawrzyniec, Waurick, Waurich, Vávra, Wawra, Wawre
portugale: Lourenço
rumane: Laurențiu
ruse: Лавр (Lavr)
sarde: Larentu
slovene: Lovrenc, Loris
sorabe: familia nomo Laurisch
svede: Lars, Lasse
Kristanaj sanktulaj festotagoj |
8-a de januaro: | Laurentius Giustiniani |
2-a de februaro: | Laurentius de Canterbury |
21-a de julio: | Laurentius de Brindisi |
10-a de aŭgusto: | Laurentius de Romo (plej ofte celiĝas tiu-ĉi sanktulo) |
14-a de novembro: | Laurentius O'Toole (Lorcan Ua Tuathail) de Dublino |
Familia nomo |
El la konataj homoj, kiuj portas per familia nomo portas variaĵon de la nomo Laurentius, elstaras aparte
Thomas Edward Lawrence (1888–1935), konata kiel Lawrence of Arabia (famiĝinta inter alie per samnoma filmo), brita arkeologo, milita agento kaj verkisto
Edward Lorenz (1917-2008), usona meteologo, fontinto de la papilia efiko
Konrad Lorenz (1903–1989), aŭstra medicinisto, esploristo pri homaj kaj bestaj kondutomekanismoj, Nobel-premiito
Pedro Laurenz (1902-1978), argentina muzikisto (bandonio kaj violino), aranĝisto de muzikaĵoj kaj tango-komponisto
Ernest O. Lawrence (1901-1958), usona atomfizikisto
Orange Lawrence – fondinto de Orangeville.
D. H. Lawrence (1885-1930), angla verkisto
Jacob Lawrence, pentristo
Thomas Lawrence (1769-1830), angla pentristo
Lőrinc Szabó (1900-1957), hungara poeto, verkisto.
Geografiaj nomoj |
- Distrikto St. Lawrence County en la usona ŝtato Novjorkio
- Golfo Sankt-Laŭrenco
- Sankt-Laŭrenco (rivero)
- Marvojo Sankt-Laŭrenco
- Rivero Sankt-Laŭrenco
- Laŭrenca tabulo
Lokoj |
En Usono multaj lokoj portas la nomon Lawrence:
Lawrence, Alabamo
Lawrence, Ilinojso
Lawrence, Indianao
Lawrence, Kansaso
Lawrence, Masaĉuseco
Lawrence, Miĉigano
Lawrence, Minesoto
Lawrence, Misisipio
Lawrence, Nebrasko
Lawrence, Novjorkio
Lawrence, Norda Karolino
Lawrence, Oklahomo
Lawrence, Pensilvanio
Lawrence, Tenesio
Lawrence, Teksaso
Lawrence, Utaho
Lawrence, Vaŝingtonio
Lawrence, Viskonsino
Lawrence Township, Minesoto
Lawrence Township, Nov-Ĵerzejo
Lawrence Township, Pensilvanio
En aliaj landoj:
Lawrence, Novsudkimrio, Aŭstralio
Lawrence, Viktorio, Aŭstralio
Lawrence, Novzelando
Szentlőrinc, Hungario
Sárszentlőrinc, Hungario
Aliaj uzoj |
Laŭrencio (elemento) estas kemia elemento 103.
Eksteraj ligiloj |
- "Laurentius – de homoj, libroj kaj bibliotekoj" (germane)
- artikolo pri Laurentius de Romo el germanlingva ekumena leksikono pri sanktuloj