Metroo de Kievo
La metroo de Kievo (ukraine: Київський метрополітен; ruse: Киевский метрополитен) estas sistemo de metroo kiu estas la ĉefa publika transporto de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Ĝi estis la unua metroo en la lando kaj la tria konstruita en eksa Sovetio, post la Metroo de Moskvo kaj Leningrado (nuntempe Metroo de Sankt-Peterburgo). La metroo de Kievo estas uzata de ĉ. 1.38 milionoj da pasaĝeroj ĉiutage, reprezentante 42,5% de la 3.25 milionoj de la personoj kiuj uzas la publikan transporton ĉiutage.
En 2017 Kieva metroo havas 3 liniojn: Svjatoŝinsjko-Brovarsjka ("unua" aŭ "ruĝa"), Kurenivsjko-Ĉervonoarmijsjka ("dua" aŭ "blua") kaj Sirecjko-Peĉersjka ("tria" aŭ "verda"). Ilia suma longo estas 67.6 kilometroj. Entute estas 52 funkciantaj stacioj tri el kiuj estas transirejoj inter paroj de linioj en centro de Kievo.
Enhavo
1 Listo de stacioj
1.1 Svjatoŝinsjko-Brovarsjka linio
1.2 Kurenivsjko-Ĉervonoarmijsjka linio
1.3 Sirecjko-Peĉersjka linio
2 Estonta disvolvo
2.1 Svjatoŝinsjko-Brovarska linio
2.2 Kurenivsjko-Ĉervonoarmijska linio
3 Vidu ankaŭ
4 Referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Listo de stacioj |
Svjatoŝinsjko-Brovarsjka linio |
Esperanta nomo | Ukraina nomo | Aspekto de stacio |
---|---|---|
Akademmisteĉko | Академмістечко | |
Ĵitomirsjka | Житомирська | |
Svjatoŝin | Святошин | |
Nivki | Нивки | |
Berestejsjka | Берестейська | |
Ŝuljavsjka | Шулявська | |
Politeĥniĉnij institut | Політехнічний інститут | |
Vokzalna | Вокзальна | |
Universitet | Університет | |
Teatralna transirejo al Zoloti vorota | Театральна | |
Ĥreŝĉatik transirejo al Majdan Nezaleĵnosti | Хрещатик | |
Arsenalna | Арсенальна | |
Dnipro | Дніпро | |
Hidropark | Гідропарк | |
Livobereĵna | Лівобережна | |
Darnicja | Дарниця | |
Ĉernihivsjka | Чернігівська | |
Lisova | Лісова |
Kurenivsjko-Ĉervonoarmijsjka linio |
Esperanta nomo | Ukraina nomo | Apekto de stacio |
---|---|---|
Herojiv Dnipra | Героїв Дніпра | |
Minsjka | Мінська | |
Obolonj | Оболонь | |
Petrivka | Петрівка | |
Tarasa Ŝevĉenka | Тараса Шевченка | |
Kontraktova ploŝĉa | Контрактова площа | |
Poŝtova ploŝĉa | Поштова площа | |
Majdan Nezaleĵnosti transirejo al Ĥreŝĉatik | Майдан Незалежності | |
Ploŝĉa Lva Tolstoho transirejo al Palac sportu | Площа Льва Толстого | |
Olimpijsjka | Олімпійська | |
Palac "Ukrajina" | Палац «Україна» | |
Libidsjka | Либідська | |
Demijivsjka | Деміївська | |
Holosijivsjka | Голосіївська | |
Vasilkivsjka | Васильківська | |
Vistavkovij centr | Виставковий центр | |
Ipodrom | Іподром | |
Teremki | Теремки |
Sirecjko-Peĉersjka linio |
Esperanta nomo | Ukraina nomo | Aspekto de stacio |
---|---|---|
Sirecj | Сирець | |
Dorohoĵiĉi | Дорогожичі | |
Lukjanivsjka | Лук'янівська | |
Zoloti vorota transirejo al Teatralna | Золоті ворота | |
Palac sportu transirejo al Ploŝĉa Lva Tolstoho | Палац спорту | |
Klovsjka | Кловська | |
Peĉersjka | Печерська | |
Druĵbi narodiv | Дружби народів | |
Vidubiĉi | Видубичі | |
Slavutiĉ | Славутич | |
Osokorki | Осокорки | |
Poznjaki | Позняки | |
Ĥarkivsjka | Харківська | |
Virlicja | Вирлиця | |
Borispilsjka | Бориспільська | |
Ĉervonij ĥutir | Червоний хутір |
Estonta disvolvo |
En 2011 la Institucio pri Ĝenerala plano de Kievo kreis planon de disvolvo de Kieva metroo ĝis jaro 2025.[1] Krome, la Kieva metroo mem kreis planon de disvolvo de la vojreto[2]. Laŭ tiuj du planoj kelkaj novaj objektoj estas planataj por konstruado.
Svjatoŝinsjko-Brovarska linio |
En la "unua" aŭ "ruĝa" Svjatoŝinsjko-Brovarska linio oni planas konstruon de la dua eliro el stacio Vokzalna, ĉar nun la sola eliro ne sufiĉas por kvanto de pasaĝeroj, venantaj al stacidomoj tra tiu ĉi metrostacio.[3] Krome, oni planas ekstendi la linion post stacio Akademmisteĉko kaj konstrui aldonan stacion Novobiliĉi.[1]
Kurenivsjko-Ĉervonoarmijska linio |
Por disvolvigo de la Kurenivsjko-Ĉervonoarmijska ("dua" aŭ "blua") linio oni planas konstruon de stacio Odesjka kaj de disbranĉigo de la linio post stacio Ipodrom kun kreo de nova branĉo kun stacioj Avtovokzal "Teremki" kaj Vulicja Krejsera "Avrora".[1] La lasta nomo, signifanta "Strato de krozŝipo Avrora", plej verŝajne ŝanĝiĝos, ĉar la responda strato estas renomigita en 2013 kaj nun tenas nomon de poeto Dmitro Lucenko.
Vidu ankaŭ |
- Listo de metrooj en la mondo
- Transporto en Ukrainio
Referencoj |
- ↑ 1,01,11,2Генеральний плану розвитку Києва до 2025 року, розроблений КО «Інститут Генерального плану м. Києва» 2011 року
↑ Проект розвитку Київського метрополітену // Офіційний сайт КП «Київський метрополітен».
↑ Другий вихід на станції «Вокзальна» // Офіційний сайт КП «Київський метрополітен».
Eksteraj ligiloj |
- Mapo de Kieva metroo (esperantigita)
- Mapo de la metroo de Kievo en Urbanrail.net
- Kiev metro map at metros.hu