Franz Tunder




Franz TUNDER (naskiĝis en 1614 en Lübeck, mortis la 5-an de novembro 1667 samurbe) estis Germana komponisto kaj orgenisto.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Konservitaj verkoj


  • 3 Fontindikoj


  • 4 Literaturo





Vivo |


Tunder laŭ pli malnova vidpunkto devus esti naskiĝinta en Bonnesdorf aŭ Burg sur Fehmarn, laŭ plej novaj konoj tamen lia naskiĝloko estas Lübeck [1]. Tunder eble estis disĉiplo de Girolamo Frescobaldi, almenaŭ laŭ indiko de Johann Mattheson, la pli posta esploro tamen parte pridubis tion. Ekde 1632 ĝis 1641 li laboris en Gottorp kiel kortega orgenisto de Frederiko la 3-a sekvante Johann Heckelauer. Post tio li estis kiel posteulo de Peter Hasse ekde 1641 ĝis sia vivofino orgenisto, ekde 1647 kromofice ankaŭ laborestro ĉe la Mariapreĝejo en Lübeck. Tunder estis la antaŭulo kaj bopatro de la orgenvirtuozo Dietrich Buxtehude. Li enkondukis en Lübeck la tradicion kontinuan ĝis la nuntempo de la vespermuzikoj. Franz Tunder validas kiel unu el la grandaj reprezentantoj de la Nordgermana orgenskolo, ekz. li stampis kiel unu el la unuaj la tipon de la Nordgermana tokato. Lia verkaro, kiu ankaŭ ampleksis kantvoĉan muzikon, (motetojn, sakralajn ariojn, ĥoralkantatojn), bedaŭrinde plejparte estas malaperinta.



Konservitaj verkoj |



  • 9 sakraj koncertoj por 1 kantvoĉo

  • 9 sakraj koncertoj por 3-6 kantvoĉoj


Por orgeno:



  • 5 preludoj (4 en g-minoro, 1 en F-maĵoro)

  • Kanzono en G-maĵoro pri temo de della Porta

  • Ĥoralfantazioj:



Auf meinen lieben Gott

Christ lag in Todesbanden

Herr Gott, dich loben wir

In dich hab ich gehoffet, Herr

Jesus Christus, unser Heiland

Jesus Christus, wahr Gottes Sohn

Komm, Heiliger Geist, Herre Gott

Was kann uns kommen an für Not


samkiel



Allein zu dir, Herr Jesu Christ

Ein feste Burg ist unser Gott,


tamen ambaŭ lastaj titoloj ankaŭ povus deveni de Heinrich Scheidemann.



Fontindikoj |




  1. Gerhard Kay Birkner: Franz Tunder naskiĝinta en Lübeck!, en: Lübeckische Blätter 161 (1996), kajero 16 (12-a de oktobro), S. 248, ankaŭ konektite [1]



Literaturo |



  • Fritz Jung: "Die Musik in Lübeck" in: Geschichte der freien und Hansestadt Lübeck, hrsg. von Fritz Endres, Lübeck 1926, S. 171-209.

  • Arndt Schnoor, Volker Scherliess: "Theater-Music in der Kirche". Zur Geschichte der Lübecker Abendmusiken. Lübeck 2003. ISBN 3-933652-15-4.





WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Franz Tunder » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 899491 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)























Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51