Lieĝo (urbo)
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Lieĝo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Lieĝo (provinco).
Lieĝo | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Lieĝo | ||
Poŝtkodo | * 4000 (Lieĝurbo, maldekstra de Mozo; Rocourt, Glain),
| ||
Retpaĝaro | www.liege.be [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Willy Demeyer | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 196 970 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 2 740 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 38′ N, 5° 34′ O50.6333333333335.5666666666667Koordinatoj: 50° 38′ N, 5° 34′ O | ||
Areo | 68,94 km² (6 894 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
Lieĝo en la provinco | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Liège [+] | |||
Lieĝo (france Liège [ljeĵ], nederlande Luik, germane Lüttich, valone Lîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 la urbo havis 196 970 loĝantojn.
Ekde 1977 la municipoj Glain, Rocourt, Bressoux, Jupille-sur-Meuse, Wandre, Grivegnée, Angleur kaj Chênée apartenas al Liège, la ĉefa municipo.
Lieĝo estas urbo en orienta Belgio, ĉe la kuniĝejo de la riveroj Mozo (Meuse/Maas) kaj Ourthe. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lieĝo kaj la kultura centro de Valonio. Ĝia aglomeraĵo havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.
De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.
Enhavo
1 Industrio
2 Historio
3 Famuloj
4 Ĝemelurboj
5 Esperanto
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Industrio |
La urbo gravas por la enlanda navigacio kaj estas transporta kaj industria centro por la oriento de Belgujo. Oni produktas i.a. armilojn, kemiaĵojn, vitraĵojn, kaŭĉukaĵojn, elektronikaĵojn kaj tranĉilojn.
Historio |
En Lieĝo estas la Katedralo Sankta Paŭlo el la 13./14. jc. kaj la preĝejo Sankta Dionizo el la 11-a jarcento. La en la 1793-a jaro dum la Franca Revolucio detruita Katedralo Sankta Lamberto simbole en partoj rekonstruitis en la jaro 2000. Ĉe ties piedo informas du ekspozicioj pri la historio de la urbo kiel ankaŭ de la iama plej granda gotika katedralo en tuta Eŭropo.
Krome estas surloke universitato (fondita en 1817), la Palaco de la Princoj-elektistoj el la 16-a jarcento (nuntempe justicpalaco) kaj pluraj belaj muzeoj.
La urbo estis fondita en la 8-a jarcento kiel episkopujo. Poste ĝi estis batalloko de longdaŭraj luktoj inter la princoj-episkopoj kaj la civitanoj. En 1468 ĝin konkeris kaj bruligis Karlo la Brava. En 1794 okupis ĝin la francoj kaj en 1815 la nederlandanoj. La lieĝanoj ege helpis en 1830 - per ribeletoj - prepari la sendependecon de Belgujo en 1831.
Famuloj |
En Lieĝo naskiĝis hungara aktoro András Szigeti.
Ĝemelurboj |
Nancio en Francio ekde 1954
Lilo en Francio
Esperanto |
En Lieĝo en 1972 komenciĝis la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), universitatnivela scienca aranĝo, kiu uzis nur Esperanton. Prezidanto estis, ĝis sia morto en 1974, Ernest Natalis.
Vidu ankaŭ |
- Ateneo Léonie de Waha
- Princepiskopujo Lieĝo
Eksteraj ligiloj |
france Pri la universitato de Lieĝo
france Pri la opero de Lieĝo
france valone nederlande germane Oficiala retejo de la muncipo
france nederlande angle Por loĝantoj de Lieĝo
|