Anna Hajnal
Anna Hajnal | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1907 (1907-02-01) en Kohfidisch |
Morto | 6-an de septembro 1977 (1977-09-06) (70-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Kozma Street Jewish Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | poeto, tradukisto, literaturkritikisto, verkisto |
Lingvoj | hungara lingvo |
| Familianoj | |
Edz(in)o | Imre Keszi |
Frat(in)o | Gábor Hajnal |
Anna HAJNAL, hungare Hajnal Anna estis hungara poetino, apartenanta al la 3-a generacio de Nyugat.
Ŝi naskiĝis la 1-an de februaro 1907
en Gyepűfüzes [djepufuzeŝ], kiu nun estas Kohfidisch, Aŭstrio. Ŝi mortis la 6-an de septembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio |
Ŝi frekventis lernejojn komence loke, fine en Szombathely. En 1926 la tuta familio iris al Budapeŝto, kie Anna estis edukisto en riĉaj familioj. Baldaŭe la nova loĝejo estis nesto de tiutempaj poetoj, verkistoj kaj aliaj artistoj. En 1933 Anna verkis poemon por Nyugat, poste la poemoj aperis regule. La debuta poemlibro aperis post 2 jaroj. En 1937 ŝi edziniĝis. Ekde 1949 ŝi precipe tradukadis.
Verkoj (selekto) |
Himnuszok és énekek (Himnoj kaj kantoj), 1938
Összegyűjtött verseim (Miaj kolektitaj poemoj), 1946
Esők, szelek, csillagok (Pluvoj, ventoj, steloj), 1956
Kölcsönkenyér (Pruntepetita pano, selektitaj tradukaĵoj, 1968
Parti város (Laŭborda urbo), 1970
Ének a síkságon (Kanto sur ebenaĵo), 1977
Fontoj |
- Hungara Vikipedio