Suda Bugo








































Suda Bugo

La kunfluejo de Suda Bugo (malantaŭe) kaj la rivero Ploska

Bazaj informoj

Longeco
806 km. km

Akvokolekta areo
63 700 km² km²

Averaĝa trafluo
ĉ. 90 m³/sek. en la malsupra parto m³/s
Fluo

Fonto

Podolio

- Alteco super marnivelo
320 m. m

Enfluejo

Nigra Maro
Geografio

Landoj

Ukrainio

Suda Bugo sur la mapo de Ukrainio
Suda Bugo sur la mapo de Ukrainio








v  d  r


Information icon.svg



Suda Bugo (ukraine Південний Буг, pol. Boh, ruse Южный Буг) estas rivero en la sud-okcidenta parto de Ukrainio. La rivero longas 853 kilometrojn, havas la basenon 63.700 km² grandan kaj estas tria plej granda rivero de Ukrainio.



La nomo |


Helenoj konis la riveron sub la nomoj ΥιπανιςΙπανις. En la malnovaj rusaj analoj oni mencias la riveron ankaŭ sub la nomoj Bog, Boug. Pri la deveno de la nomo estas kelkaj hipotezoj. Iuj opinias, ke la nomo venas el la malnova balto-slava radiko Bog ("fluo") aŭ bougb ("fleksiĝi"). Laŭ la alia teorio la nomo venas de la slava vorto бог ("dio"). Fine, iuj rilatigas la nomon kun la malnovgermana vorto Bach ("rojo").



Hidrografio |


Fonto de la rivero troviĝas en Podolio, oriente de la urbo Voloĉisk kaj 90 kilometrojn okcidente de Ĥmelnicko. Komence la rivero fluas orienten tra Vinico, apud kiu ĝi ŝanĝas la direkton al la sud-oriento. Fine la rivero alfluas la Nigran Maron apud la urbo Nikolajevo.


La rivero havas kelkajn fontojn de nutrado, sed ĉefe estas nutrata danke al neĝo. La alta akvo estas inter fino de februaro kaj komenco de majo, la malalta akvo estas inter junio kaj februaro.
Preskaŭ ĉiujare la rivero glaciiĝas en novembro-februaro; la glaci-rompiĝo okazas meze de marto. La mineraleco de la akvo estas ĝis 0,9 g/l. La areo de la akvo-baseno estas ĉ. 63 700 km².


La ĉefaj alfluantoj: Ploska, Vovk, Ternova, Ikva, Sluĉ, Ĥomora, Zgar, Riv, Sob, Doĥna, Savranka, Sinjuĥa, Mertvovid, Ingul, Kodima, Gnilij Jalanec.


Ĉe la rivero troviĝas la jenaj loĝlokoj: Ĥmelnicko, Ĥmelnik, Vinico, Gnivan, Ladiĵin, Savran, Gajvoron, Pervomajsk, Juĵnoukrainsk, Voznesensk, Nova Odesa, Nikolajevo.


Ĉe la urbo Vinico kaj sude de la urbo Voznesensk la rivero estas taŭga por ŝip-navigado. Sur la rivero estas konstruita unu hidroelektra centralo.



Fotoj |





  • Kategorio Suda Bugo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto