Ede Balló
Ede Balló [balO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balló Ede estis hungara pentristo, profesoro, instruisto. Lia filino estis Mariska Aggházyné Balló.
Ede Balló [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1859 en Liptószentmiklós (nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio). Li mortis la 30-an de septembro 1936 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Elektitaj verkoj
3 Individuaj ekspozicioj
4 Grupaj ekspozicioj
5 Elektitaj disĉiploj
6 Fontoj
Biografio |
Ede Balló lernis pentroarton laŭvice ekde 1877 en Budapeŝto, Vieno, Munkeno, fine li lernis denove en Budapeŝto de Gyula Benczúr. Inter 1884 kaj 1891 li instruis en mezlernejo en Budapeŝto, sed li profitis la feriojn plulerni en Parizo. En 1891 li kopiis pentraĵojn de la plej famaj hispanaj pentristoj. Inter 1891 kaj 1923 li instruis en altlernejo pri pentroarto. Li pentris ĉefe portretojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1893 kaj 1930.
Elektitaj verkoj |
- ’’Az olajfestés mestersége’’ (1917, (en 1935 germane)) – signifa lernolibro pri pentrado
- portretoj pri Mór Than, Albert Apponyi, Ödön Lechner, Kálmán Tisza, Károly Lotz, Ferenc Hutÿra, Elek Petrovics, Alfréd Macalik.
Individuaj ekspozicioj |
• 1914, 1928, 1938
Grupaj ekspozicioj |
• 1893, 1896, 1900, 1992
Elektitaj disĉiploj |
- Emil László Baranski
- Sándor Basilides
- Dezső Bér
- József Bíró (pentristo)
- Frigyes Borszéky
- József Csabai-Wágner
- Frigyes Frank
- Móric Gábor
- Ferenc Gyurkovits
- Lipót Herman
- Márton Hosszú
- Zsigmond Imreh
- Tibor Jankay
- János Kléh
- Alfréd Macalik
- Emil Róbert Novotny
- Zoltán Palugyay
- Ignác Ödön Udvardy
Fontoj |
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto