Kazimierz Twardowski






































Kazimierz Twardowski

Kazimierz Twardowski 1933.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

20-an de oktobro 1866 (1866-10-20)
en Vieno

Morto

11-an de februaro 1938 (1938-02-11) (71-jara)
en Lvivo

Tombo

Liĉakiva tombejo

Ŝtataneco

Pollando, Aŭstrio-Hungario

Alma mater

Universitato de Vieno • Theresianum

Profesio

filozofo, universitata profesoro, matematikisto

Lingvoj

pola lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Kazimierz Twardowski (naskiĝinta en 20-a de oktobro 1866 en Vieno, mortinta en 11-a de februaro 1938) estis pola filozofo, fondinto de fama Lernejo Lvove-Varsovia de plej bonaj polaj filozofoj kaj psikologoj.


Li lernis en Theresianum, grava gimnazio por nobelidoj kaj grafidoj. Poste li studis filozofion sub Franz Brentano kaj ankaŭ matematikon, fizikon kaj filologion klasikan en Vieno. Li komencis labori en Lvova Universitato. Efekto de lia laboro estis tre surpriza ĉar al liaj prelegoj venadis 2 miloj da homoj. Tial li fondis Polan Filozofian Asocion (Polskie Towarzystwo Filozoficzne) kiu eldonis de 1911 Filozofan Movon (Ruch Filozoficzny), la plej gravan filozofan gazeton en Pollando.


Kazimierz Twardowski instruis pli multe ol 30-ajn filozofojn. Inter ili estis plej gravaj polaj psikologoj kaj filozofoj: Kazimierz Sośnicki, Kazimierz Ajdukiewicz, Roman Ingarden, Tadeusz Kotarbiński, Izydora Dąmbska, Stanisław Leśniewski kaj Władysław Witwicki.


Plej grava verko de Kazimierz Twardowski estis Zur Lehre vom Inhalt und Gegenstand der Vorstellungen (Pri signifo kaj objekto de prezento). Ĝi interesigis Edmund Husserl. Laŭ li Twardowski eraris en afero de signifo de nomo ĉeestantigita kun signifo de prezento. Tiu eraro emiĝis Husserl por esploroj de signifo, prezento kaj esto. Tiel li esploris naturon de fenomenoj (fenomenologio).


Laŭ Twardowski la diferenco de objekto de prezento kaj signifo estas ne nur logika sed reala. Ĝi estas konforma kun postea fenomenologio tamen Twardowski estis psikologo. Tial li ne povis antaŭ Husserl esplori ekzemple fenomenojn ne malaprobate psikologismon.



Eksteraj ligiloj |



  • Twardowski angle















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51