Lostallo













































Lostallo




Blazono de Lostallo



Kantono
Grizono
Distrikto
Moësa
Komunumaro
Mesoko

Koordinatoj 

46°18′50″N 9°11′53″O  /  46.31389°N, 9.19806°O / 46.31389; 9.19806 (Lostallo)Koordinatoj: 46°18′50″N 9°11′53″O  /  46.31389°N, 9.19806°O / 46.31389; 9.19806 (Lostallo)
Nombro de enloĝantoj
680
Areo
50,86 km²
Alteco
439 m super marnivelo
Poŝtkodo
6558
Komunumkodo
3821




Mapo de Lostallo





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Lingvoj


  • 5 Trafiko


  • 6 Historio


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Lostallo estas komunumo de la komunumaro Mesoko kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 680 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Lostallo estas la plej suda de la tri komunumoj de la komunumaro Mesoko sur la suda flanko de la San-Bernardino-Pasejo. Al la komunumo, kiu situas ĉe la bordo de la rivero Moësa, apartenas krom la ĉefvilaĝo Lostallo la vilaĝetoj Cabbiolo en nordo de la komunumo kaj Sorte en sudo. En Lostallo situas akvoelketrejo kun baraĵlago en la Valo de Arbola, kiu utiligas la orientajn alfluantojn de la rivero Möesa.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Lostallo limas en nordo al Soazza, en nordoriento al Menarola (Italio), en sudoriento al Gordona (Italio), en sudo al ekskalvo de Verdabbio, en sudsudokcidento al Cama, en sudokcidento al Verdabbio, kaj en nordokcidento al Cauco.



Lingvoj |


La ĉefa lingvo de Lostallo estas la itala.



Trafiko |


San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiuj ambaŭ pasas tra Lostallo. Ĝis 1972 tra la komunumo pasis ankaŭ la fervojlinio al Belinzono al Mesoko. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Lostallo datiĝas el la jaro 1219 jam per la hodiaŭa formo Lostallo. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Lostallo apartenis al la Supera Tribunalo de Mesoko, kiu tiam estis transformita al la hodiaŭa komunumaro Mesoko. Per la reformo Lostallo fariĝis politika komunumo de la komunumaro Mesoko en la tiam kreita distrikto Moësa de Kantono Grizono.
[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Cesare Santi: Lostallo en Historia Leksikono de Svilando (2008-07-10)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Lostallo


  • Lostallo en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lostallo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto