Smotriĉ
Smotriĉ (ukraine: Смотрич) estas rivero en ĥmelnicka provinco en Ukrainio, maldekstra alfluanto de Dnestro (akvokolekta areo de Nigra Maro). La rivero trafluas la urbon Kamjanec-Podilskij.
Smotriĉ estas longa je 169 kilometroj, ĝia fluejo averaĝe larĝas je 10-15 metroj, en la plej larĝa loko havas 40 metrojn.
10 kilometrojn antaŭ Kamjanec-Podilskij komenciĝas smotriĉa kanjono. Ĝiaj kalkŝtonaj krutaĵoj estas altaj je 50 metroj. Sur la krutaĵoj troviĝas konstantaj kaj sezonaj akvofaloj.