Distrikto Kaposvár
La Distrikto Kaposvár [kapoŝvAr] (hungare Kaposvári járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro en la meza kaj orienta partoj de la departemento (en la sudorienta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Kaposvár, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ aliaj 3 urboj, la ceteraj 74 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 1 591,36 km² (la plej granda hungara distrikto), kie loĝas 117 492 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo kaj bestobredadoj, sed en Kaposvár oni laboras ankaŭ en diversaj servoj. Menciindas, ke tie funkcias la unusola uzino pri sukerbetoj de la lando.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, poste ja distrikta sistemo ne funkciis en Hungario ĝis 2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Kaposvár
- aliaj urboj:
Igal, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gadács, Kazsok, Ráksi kaj Somogyszil
Kadarkút, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kisasszond
Nagybajom, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Jákó, Kiskorpád kaj Pálmajor
- vilaĝoj:
Bárdudvarnok, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kaposszerdahely
Baté, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Fonó, Kaposkeresztúr kaj Mosdós
Csököly, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gige kaj Rinyakovácsi
Gölle, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Büssü, Kisgyalán kaj Szentgáloskér
Hetes, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bodrog (komunumo), Csombárd kaj Várda
Juta, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Kaposfő, |Magyaregres, Somodor kaj Somogyaszaló
Kaposmérő, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kaposújlak
Magyaratád, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Orci, Patalom kaj Zimány
Mernye, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Ecseny, Felsőmocsolád, Polány kaj Somogygeszti
Mike, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Hedrehely, Hencse, Kőkút kaj Visnye
Nagyberki, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csoma, Kercseliget kaj Szabadi
Simonfa, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bőszénfa, Patca, Szenna, Szilvásszentmárton, Zselickisfalud, Zselickislak kaj Zselicszentpál
Somogyjád, kiu administras ankaŭ vilaĝon Osztopán
Somogysárd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Alsóbogát, Edde, Mezőcsokonya, Somogyfajsz kaj Újvárfalva
Szentbalázs, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Cserénfa, Gálosfa, Hajmás, Kaposgyarmat, Kaposhomok kaj Sántos
- Taszár
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio