Roveredo (komunumaro)
| Komunumaro Roveredo | |
|---|---|
Blazono de la komunumaro Roveredo | |
Roveredo kaj San Vittore | |
Mapo de la komunumaro Roveredo | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Moësa |
| Ĉefloko | Roveredo |
Koordinatoj | 46°14′N 9°7′O / 46.233°N, 9.117°O / 46.233; 9.117 (Roveredo (komunumaro))Koordinatoj: 46°14′N 9°7′O / 46.233°N, 9.117°O / 46.233; 9.117 (Roveredo (komunumaro)) |
| Nombro de enloĝantoj | 4841 (2009-12-31) |
| Areo | 112,97 km² |
| Loĝantardenseco | 43 loĝantoj/km² |
La komunuaro Roveredo estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 4841 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Roveredo.
Enhavo
1 Geografio
2 Trafiko
3 Komunumoj de la komunumaro Roveredo
4 Historio
5 Vidu ankaŭ
6 Notoj kaj referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La komunumaro Roveredo konsitas el la suba parto de la Valo de Mesoko, kiun trafluas la rivero Moësa, orienta alfluanto de Tiĉino.
Trafiko |
Tra Roveredo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kiuj trans San-Bernardino-Pasejo konektas Grizonon kun Tiĉino. De la iama fervojlinio de Belinzono al Mesoko ekzistas ek de 1978 nur ankoraŭ la plej subaj kilometroj, kie trafikas muzea fervojlinio. Por la konekto al la publika transportreto zorgas la poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis.
Komunumoj de la komunumaro Roveredo |
La komunumaro Roveredo konsistas (stato en 2011) el 6 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Roveredo estas la plej granda. Jen la listo:
| Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Cama | 500 | 15.00 | 3831 | |
| Grono | 929 | 14.81 | 3832 | |
| Leggia | 131 | 9.18 | 3833 | |
| Roveredo | 2393 | 38.79 | 3834 | |
| San Vittore | 731 | 22.06 | 3835 | |
| Verdabbio | 157 | 13.13 | 3836 | |
Totale | 6 | 4841 | 112,97 |
Historio |
La unua dokumenta mencio de Roveredo datiĝas el la jaro 1219 kiel Regoredo. La komunumaro Roveredo estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama nova administracia ordo de Kantono Grizono el la malnova Supera Tribunala Roverdo.
[1]
Vidu ankaŭ |
- Aliaj signifoj de Roveredo
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Jürg Simonett: Moësa en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-24)
Eksteraj ligiloj |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Roverdeo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Roveredo GR en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
| ||||