San Bernardino estas montopasejo tra la Alpoj, kiu jam en la epoko de la Romia Imperio ligis la nordon kun la sudo de Eŭropo.
Enhavo
1Priskribo
2Historio
3San-Bernardino-Tunelo
4Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La pasejo ligas la Kantonon Grizonon en la nordo kun la Kantono Tiĉino en la sudo. La pasejo transiras la Alpĉenon inter la montoj Marscholhorn kun alteco de 2963 m s.m. en okcidento kaj Piz de la Lumbreida kun alteco de 2983 m s.m. en oriento. La pasejkulmino situas sur alteco de 2065 en Kantono Grizono. La San-Bernardino-Pasejo estas la eŭropa akvodislimo inter la Atlantika Oceano en nordo kaj Mediteraneo en sudo kaj la lingvo-limo inter la germana kaj la itala lingvoj.
Historio |
Jam la romianoj utiligis antaŭ dumil jaroj la larĝan pasejon. Ilia vojo, kiun oni utiligis ankoraŭ ĝis la mezepoko, transpasis proksimume unu kilometron oriente de la hodiaŭa paseja vojo ĉe la piedo de Piz Ucello (kio signifas en Esperanto Monto Birdo). Senarbigoj altigis la lavangoriskon. Post la larĝigo de la vojo tra la ravino Viamala en la jaro 1473 la lokanoj devis agi kaj forigis la pasejvojon de la montpiedo al la mezo de la larĝa selo. En tiu epoko estis ankaŭ konstruita la preĝejo San Bernardino je la suda flanko de la pasejo. En la jaro 1770 la vilaĝoj Hinterrhein, Nufenen kaj Mesocco transformis la piedpadon trans la pasejo al veturebla ŝoseo. Per la financa subteno de la Reĝolando Sardio inter la jaroj 1818 kaj 1823 la vojo estis larĝigita kaj konstruita en la formo, kiu servas ĝis hodiaŭ por la aŭtotrafiko. Sur la pasejkulmino oni tiam starigis la pasejgastejon, kiu ankoraŭ hodiaŭ funkcias.
San-Bernardino-Tunelo |
En 1967 estis malfermita la aŭtoŝosetunelo sub la San-Bernardino-Pasejo kun longeco de 6,6 km, kiel parto de la svisa aŭtovojo A13. Ĝi estis la transalpa aŭtotunelo en Svislando kaj ankoraŭ hodiaŭ la dua plej grava svisa ligo inter nordo kaj sudo.
Eksteraj ligiloj |
Vikifontaro|}}
La vikipedia komunejo
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso San-Bernardino-Pasejo
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...