Braggio













































Braggio




Blazono de Braggio



Kantono
Grizono
Distrikto
Moësa
Komunumaro
Calanca

Koordinatoj 

46°18′0″N 9°7′30″O  /  46.3°N, 9.125°O / 46.3; 9.125 (Braggio)Koordinatoj: 46°18′0″N 9°7′30″O  /  46.3°N, 9.125°O / 46.3; 9.125 (Braggio)
Nombro de enloĝantoj
64
Areo
6,91 km²
Alteco
1298 m super marnivelo
Poŝtkodo
6544
Komunumkodo
3803




Mapo de Braggio





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Braggio estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 64 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


La vilaĝetoj de la komunumo Braggio situas sur teraso 500 metrojn super la valfundo ĉe la orienta flanko de la Valo de Calanca. La komunumo konsistas el la ĉefsetlejo Stabbio, Mezzana, Golva, Refontana, Aira, Niaddi, Cürach kaj Mondent. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Calancasca. En oriento la limon formas la montoj Piz de la Molera (sur kies kulmino sur alteco de 2603 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo) kaj Rifugio (kun alteco de 2247 m s.m.).



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Braggio limas en nordo al Selma, en oriento al Santa Maria in Calanca, en sudo al Buseno, kaj en okcidento al Arvigo.



Trafiko |


La komunumo Bragĝio situas komplete flanke de la trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur per tre mallarĝa vojo ek de Cauco kaj per aertelfero de Arvigo.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Braggio datiĝas el la jaro 1419 kiel Bragio. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Braĝio estis duondegano de la komunumo Calanca. Per la administracia reformo ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. La pastra preĝejo Sankta Bartolomeo, kiu kune kun la tombejo estis konsekrtia en la jaro 1633estis la unuan fojon menciita en la jaro 1611. La lernejo de la komunumo estis fermita en la jaro 1973 kaj nuntempe servas kiel junulargastejo. Ekonomie la komunumo dum longa tempo vivis de kontribuoj de formigrintoj kaj de alpopaŝtado.[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Cesare Santi: Braggio en Historia Leksikono de Svislando (2003-01-31)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Braggio


  • Braggio en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Braggio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto