Globo







akvoturnata ŝtona globo en la bavaria komunumo Aicha vorm Wald



Globo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Plena Ilustrita Vortaro estas




  1. sferforma objekto aŭ korpo,

  2. sfero el vitro, uzata por difuzi la lumon de lampo,

  3. en teknika lingvaĵo, sfero el tre dura ŝtalo, uzata en rulujo, por provado ktp.





kesto plena je porludaj globetoj


Ekvivalente, globeto estas



  1. simple malgranda globo, ekzemple "sangaj globetoj" (=globuloj),

  2. ludobjekto, el diversaj materialoj, kiujn la infanoj rulĵetas laŭ diversaj reguloj, por atingi ian linion aŭ kuntuŝi globeton de kunludanto,

  3. globoformaj malgrandaj objektoj el laktozo kun pliaj substancoj, en homeopatio uzataj kiel kuraciloj.


En sporto, ĵetglobo estas metala globo, pezanta 7,257 kilogramojn, kiun oni devas ĵeti kiel eble plej malproksimen per unu mano.



Vidu ankaŭ |



  • "terglobo", varia nomo de la planedo Tero


  • globuso, globa modelo de la Tero


  • regnoglobo, simbolo de la reĝa potenco


  • sfero, en geometrio "aro de punktoj de (n+1)-dimensia spaco kies distanco al fiksita punkto de tiu spaco (centro) egalas al r, kiu estas fiksita pozitiva reela nombro, la radiuso de la sfero"


  • kuglo, pafobjekto ofte (sed ne ĉiam) en formo de globo

  • kegloludo

  • pilko




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto