Arthur Brooks Baker











































Arthur Brooks Baker

Personaj informoj

Naskiĝo

17-a de aŭgusto 1877
en Salem, Kansaso

Morto

22-an de majo 1973
en Santa Barbara, Kalifornio

Nacieco
usonano

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto
Esperanto

Tradukis en Esperanton

Komunista Manifesto

Verkis en Esperanto
fondis la unuan Esperanto-gazeton Amerika Esperantisto
Elements of Esperanto
American Esperanto Book

Esperantistiĝis en

1906







v  d  r


Information icon.svg



Arthur Brooks BAKER [bejkr] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Salem, Kansaso; mortis la 22-an de majo 1973 en Santa Barbara, Kalifornio[1]) estis usona Esperanto-pioniro, prelegisto kaj ĵurnalisto.[2]


Baker lernis Esperanton en 1906. En 1909 li vojaĝis al Barcelono por inviti la 6-an Universalan Kongreson al Usono, kaj dum tiu Kongreso (en Vaŝingtono en 1910) li konatiĝis kun Zamenhof.[3]


Baker fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono, Amerika Esperantisto, kaj eldonis ĝin de oktobro 1906 ĝis 1910. Li verkis propagandan broŝuron Elements of Esperanto, 1906; oni disdonis 100 000 ekzemplerojn. En 1907 li verkis lernolibron "American Esperanto Book" kun dudirekta vortaro uson-angla - Esperanto - uson-angla[4]; 40 000 ekzempleroj estas disdonitaj.


En 1907 Li tradukis la Komunistan Manifeston. En 1911 li vendis gazeton kaj libro-rajtojn al Ivy Kellerman Reed kaj Edwin C. Reed.



Rete legeblas |


  • The American Esperanto libro


Referencoj |





  1. Laŭ usona censuso


  2. "Remembering Some of Our Pioneers" en Esperanto USA 2006/2, fare de William R. Harmon.


  3. Enciklopedio de Esperanto, 1933.


  4. Bernardo. Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono. (2009-07-19).











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto