Topoľčany, hungare Nagytapolcsány [nadjtapoĉAnj], germane Gross-Tapoltschan estas urbo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany, kies distriktejo estas.
Topolĉana burgo
Statuo de Zochar en Topoľčany
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Legendo de la pilgrima kapelo
5Famuloj
Situo |
Topoľčany situas en valo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Prievidza-Nitra. La lasta troviĝas 32 km.
Historio |
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste alvenis slavoj. Dum la hungara erao germanoj fondis setlejon. La unua mencio devenis el 1173 en formo Tupulchan, kie estis preĝejo en 1285. Oni konstruis fortikaĵon 15 km-ojn for de la komunumo en la 13-a jarcento. La reĝo akiris ĝin de Mateo Csák kaj nomumis la setlejon reĝa urbo. La urbeto iĝis libera reĝa urbo en 1342. Poste la husanoj okupis ankaŭ la fortikaĵon en 1431. Okazis kamparana ribelo en 1584. En 1599 la turkoj prirabis la urbeton. En la 16-a j.c. la loĝantoj iĝis protestantoj, luterana lernejo fondiĝis en 1580. La fortikaĵo trakonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ renesanca stilo, sed sieĝo ne plu okazis. Dume en la urbeto formiĝis korporacioj, la unua estis de ŝuistoj en 1609. En 1618 Rudolfo la 2-a donacis foirorajton al la urbo. Okazis incendioj en 1783, 1787, 1790. ĥoleraj epidemioj okazis en 1831, 1855 kaj en 1866. En 1870 sukerofabriko ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbo 6399 da homoj (3259 slovakoj, 2110 hungaroj kaj 965 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Nagytapolcsány apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio kiel Topoľčany. Post la 2-a mondmilito la hungareco estis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
Vidindaĵoj |
ruinoj de fortikaĵo
baroka katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo el 1802
pilgrima kapelo omaĝe al Beata Damo el 1750, vidu la legendon
kalvaria kapelo omaĝe al Sankta Kruco el 1856
renesanca kastelo el 1610, en 1945 ruiniĝis
Legendo de la pilgrima kapelo |
La paroĥestro hejmenveturinta abrupte la ĉevaloj haltis. La pastro demandis la ĉariston, kio okazis? -Maljunulino staras antaŭ la koĉero. -Vipu ŝin! La ĉaristo obeis. En la sekva tago la preĝejantoj konstatis tion, ke sur vizaĝon de la kapela skulptaĵo troviĝas sangaj vundaĵoj. Tial la kapelo iĝis pilgrimejo.
Famuloj |
En la iama Nagytapolcsány naskiĝis:
hungara kanoniko Ferenc Komlóssy
hungara ceramikisto Géza Gorka
en Topoľčany naskiĝis en 1964 ĉefministro Robert Fico
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...
He 51B de la Bulgara Aerarmeo He 51C de la 3/J 88 Adolf Galland -Legión Cóndor- en la Hispana Enlanda Milito. La Heinkel He 51 (He 51) estas biplana ĉasaviadilo de Heinkel, kiu servis en la Germana Aerarmeo (Luftwaffe) meze de la 1930-aj jaroj. La totala produktado de la He 51, en ĉiuj versioj, estas de ĉirkaŭ 800 aparatoj konstruitaj de Heinkel, Arado, Erla kaj Fieseler. Post malmulte da tempo la He 51 iĝis eksmodaj, kaj inter 1937 kaj 1938 ili estis retirataj de la Jagdgeschwader (ĉasaviadilgrupoj) de la Luftwaffe kaj estis uzataj nur por taskoj de trejnado dum granda parto de la Dua Mondmilito. La last versio laŭnombre grava estis la He 51C-1 , destinata al misioj de atako al grundo, por kio ĝi alportis ŝarĝeton de bomboj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here