Marcali
Ne miskomprenu kun Marcal!
Marcali | ||
| ||
Areo | 104 km² (10 400 ha) | |
---|---|---|
Loĝantaro | 11 541 | |
Poŝtkodo | 8700 | |
Telefona antaŭkodo | 85 | |
Vikimedia Komunejo: Marcali | ||
Retpaĝo: www.marcali.hu | ||
Marcali estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali, kies centro estas.
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Famuloj
5 Famaj nomportantoj
6 Ĝemelurboj
Situo |
Marcali situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Barcs, laŭ fervojo Balatonkeresztúr-Somogyszob. La Balatono etendiĝas 15 km-ojn norden. Kaposvár troviĝas 49, Pécs 113, Budapeŝto 177 km.
Historio |
La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko, poste romianoj alvenis. La unua skriba mencio devenis el 1274. En 1448 ĝi iĝis kampurbo kune kun preĝejo kaj burgo. La turkoj en 1544 detruis kaj faris senhoma la urbeton. Post la turkoj bienocentro de familio Széchenyi (sEĉEnji) fondiĝis. En 1722 la loko denove iĝis kampurbo en 1722, distriktejo ekde la 19-a jarcento, urbo ekde 1977. En 1983 la fervojo ekfunkciis.
Apud la urbo radiostacio funkcias.
Vidindaĵoj |
Kastelo de Marcali, nun hospitalo
- Kirko Anunciacio (Marcali)
- muzeo
- kuracbanejo
Famuloj |
- en Marcali naskiĝis:
historiisto Henrik Marczali
ministro Tamás Suchman
oficiro Ágoston Rafael Tóth
pentristoj Aurél Bernáth kaj Zsuzsa Szikra
poeto Andor Kozma
skulptisto István Bencsik
Famaj nomportantoj |
Henrik Marczali, historiisto
Ĝemelurboj |
Künzelsau, Germanio
Toplița (Harghita), Rumanio
Medulin, Kroatio