Tokato
Tokato (itale "tuŝata")
estas peco de klasika muziko por klavarinstrumento,
ĝenerale emfazanta la lertecon de la ludanto.
Pli malofte la nomo aplikiĝas
al verkoj por pluraj instrumentoj
(la malfermiĝo de la opero Orfeo
de Claudio Monteverdi estas notinda ekzemplo).
La formo unue aperis en la malfrua
renesanca periodo.
Ĝi originis en norda Italio.
Kelkaj eldonaĵoj el la 1590-aj jaroj
inkluzivas tokatojn de komponistoj
kiel Girolamo Diruta, Adriano Banchieri,
Claudio Merulo, Andrea kaj
Giovanni GABRIELI, Luzzasco Luzasschi kc.
Tio estas klavaraj komponaĵoj, en kiuj unu mano,
kaj sekve la alia, ludas virtuozajn rapidaĵojn
kaj brilajn kaskadajn tonsinsekvojn
kontraŭ akorda akompano en la alia mano.
Inter la komponistoj laborantaj en Venecio
en tiu tempo estis la juna Hans Leo Hassler,
kiu studadis kun la du Gabrieli;
li reportis kun si la formon al Germanio.
Ĝuste en Germanio ĝi spertis sian plej altan disvolviĝon,
kulmine en la verkado de Johann Sebastian Bach
post pli ol cent jaroj.
La baroka tokato, komence je Girolamo Frescobaldi,
estas pli sekciigita kaj pliigita je longeco,
ekstremeco kaj virtuozeco, kompare kun sia renesanca aspekto,
kaj atingis kulminon de superabundo egalan al la
impona detalo aperanta en la samperioda arkitekturo.
Ofte ĝi prezentas rapidajn virtuozaĵojn kaj arpeĝojn
alternantajn kun akordaj aŭ fugaj partoj.
Iafoje mankas regula pulso, kaj preskaŭ ĉiam
estas improviza etoso.
Aliaj barokaj komponistoj de tokatoj en la periodo antaŭ Bach
inkluzivas Michelangelo Rossi, Johann Jakob Froberger,
Jan Pieterszoon Sweelinck, Alessandro Scarlatti,
kaj Dietrich Buxtehude.
La tokatoj de Bach okupas lokon inter
la plej famaj ekzemploj de la formo.
Liaj tokatoj por orgeno estas brilaj
improvizaj komponaĵoj, kaj ilin ofte sekvas
sendependa fuga movimento.
En tiaj okazoj la tokato estas uzata
anstataŭ la kutime pli firma preludo.
Liaj tokatoj por klaviceno estas plursekciaj
verkoj, kiuj inkluzivas fugan verkadon
kiel parton de sia strukturo.
Preter la baroka periodo
tokatoj troviĝas malpli ofte;
tiel Robert Browning uzis la motivon
de tokato de Baldassare Galuppi
por elvoki pensojn de homa pasemeco (vidu ligilon).
Estas tamen kelkaj notindaj ekzemploj:
Robert Schumann kaj Prokofiev ambaŭ
verkis tokaton por piano sola,
kaj same faris Maurice Ravel kiel parton
de Le Tombeau de Couperin.
La tokata formo estis tre grava
en la franca romantika orgena skolo,
kies fundamenton Jacques-Nicolas Lemmens
kreis per sia Fanfaro.
Tokatoj en tiu ĉi stilo kutime konsistas
el rapidaj akordaj sinsekvoj kombinitaj
kun potenca melodio
(ofte ludata per la pedalo).
La plej famaj ekzemploj estas
la fermaj movimentoj de la Simfonio n-ro 5
de Charles-Marie Widor
kaj la Finalo de la Simfonio n-ro 1
de Louis Vierne.
Eksteraj ligiloj |
Angle:
Robert BROWNING, "Tokato de Galuppi" eldonita 1855 e-teksto