Bostono

















































Bostono

Boston Financial District skyline.jpg


Flago



Flago
Administrado

Poŝtkodo
02150 [+]

Retpaĝaro

www.cityofboston.gov [+]
Demografio

Loĝantaro

617 594  (2010) [+]

Loĝdenso

2 660 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

42° 21′ N, 71° 4′ U42.357777777778-71.061666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 71° 4′ U [+]

Alto

43 m [+]

Areo
232,140634 km² (2 321 4.0 634 ha) [+]

Horzono

orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]





Bostono (Usono)

DEC
Bostono

Situo de Bostono



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Boston [+]







v  d  r


Information icon.svg






Kvartalo Back Bay en Bostono




Blazono de urbo


Por la muzikgrupo, vidu artikolon Boston (muzika grupo).

Bostono (angle: Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono.


En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589.141 loĝantojn, farante sin la 20a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de preciza difino de la regiono, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj.


Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskis. La centra termaso pli ol triobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Situo




  • 2 Historio


  • 3 Famuloj


  • 4 Transportoj


  • 5 Esperanto en Bostono


  • 6 Bildaro


  • 7 Aliaj projektoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Kembriĝon kaj Somerville. La loĝantaro estas de 5.650 mil (en la aglomeraĵo en 2000). Elstara geografia elemento estas Georges Insulo.


En la aglomeraĵo estas multaj universitatoj:



  • Masaĉuseca Instituto de Teknologio

  • Universitato Harvard

  • Boston College

  • Boston University

  • Wellesley

  • Universitato Tufts

  • Universitato de Masaĉuseco


Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono, Hispanio; Hangzhou, Ĉinio; Kioto, Japanio; Melburno, Aŭstralio; Padua, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo, Tajvano.



Situo |




  • loko: 42°20' Norde, 71°00 Okcidente Mapo


  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)



Historio |




La Sieĝo de Bostono 1775–1776


La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum kvin jaroj antaŭ ol aliaj britaj setlantoj alvenis en 1622. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj. Bostono estis fondita en 1630 kaj nomita laŭ la urbo Bostono en orienta Anglio (Lincolnshire).


En Bostono okazis la Bostona Masakro (1770) kaj la Bostona tea rendevuo (1773), eventoj ideologie gravaj en la historio de Usono. Proksime de ĝi okazis la "Batalo de Bunker Hill" (1775). La Sieĝo de Bostono (19a de aprilo 1775 – 17a de marto 1776) estis malferma fazo de la Usona Revolucia Milito. Milicanoj el Nov-Anglio malhelpis la movadon surtere de la Brita Armeo fortikita en kio estis tiam la duoninsula urbo Bostono, Masaĉuseco. Ambaŭ partioj devis elturniĝi por provizioj kaj personaro dum la daŭrado de la sieĝo. Brita reproviziado kaj refortiga agado estis limigitaj al maraliro. Post dekunu monatoj de sieĝo la britoj abandonis Bostonon navige al Nov-Skotio.



Famuloj |



  • en la urbo mortis:


  • hungara verkisto Tamás Aczél

  • hungara ministro Tihamér Fabinyi

  • hungara astronomo Károly Lassovszky

  • hungara kemiisto Imre Valkó

  • hungara kuracisto Jenő Kramár



Transportoj |


  • Internacia Flughaveno de Bostono


Esperanto en Bostono |


Tie, John Fogg Twombly fondis la unuan usonan Esperanto-Grupon en 1905.



Bildaro |




Aliaj projektoj |




  • Bostono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Bostono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la urbo (angle)




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto